Admitanco

El testwiki
Revizio de 13:50, 26 feb. 2025 fare de imported>Stefangrotz (ReVo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Admitanco (simbolo Y) estas la inverso de la impedanco. Laŭ PIV temas pri "Grando egala al kvociento de la intenso de kurento trafluanta cirkviton per la interklema tensio (inverso de la impedanco); simb.: Y. Y = G +jB."[1]

Ĝia mezurunuo estas simenso (notita S).

Ĝi estas difinita tiele:

Y=Z1=1/Z ,

kun

  • Y admitanco esprimata en simenso, S;
  • Z impedanco esprimata en omo, Ω.

Dum konduktanco G estas la inverso de rezistanco R, impedanco estas kompleksa rezistanco, eblas konsideri, ke admitanco estas kompleksa konduktanco.

La reela parto de admitanco estas la konduktanco, ĝia imaginara parto estas la susceptanco:

Y=G+jB .

La modulo (absoluta valoro) de admitanco estas donita per (kiel ĉiuj kompleksaj nombroj):

|Y|=G2+B2 ,

kun

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Notoj

Ŝablono:Referencoj

  1. NPIV [1] Alirita la 18an de aŭgusto 2019.