Rudimenta enigo

El testwiki
Revizio de 18:50, 13 feb. 2022 fare de imported>Filozofo (Lingva korekto por anstataŭigi ĝisnunan komike konfuzan terminon: temas pri teorio, kiu pritraktas matematikajn strukturojn nomatajn modeloj; ĝi ne estas pli aparte modela kompare kun aliaj matematikaj teorioj ;))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematika logiko, se M kaj N estas modeloj en la sama lingvo L, funkcio

f:MN

nomiĝas rudimenta enigo se f(M) estas rudimenta substrukturo de N kaj f estas modela izomorfio inter M kaj f(M).

Rudimentaj enigoj estas la plej gravaj bildigoj en modelteorio. Rudimentaj enigoj kies argumentaro estas V (la universo de aroteorio) havas gravan rolon en la teorio de grandaj kardinaloj.