Magneta konstanto

El testwiki
Revizio de 15:13, 6 nov. 2024 fare de imported>Stefangrotz (Projekto:Kontrolu Vikipedion HTML-strekoj -> Unikodo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Magneta konstanto (aŭ magneta permeablo, aŭ ankoraŭ permeableco de vakuo) estas koeficiento μ0 en leĝo de magneta interago (forta leĝo de Ampère) kaj ekvacioj de Maxwell, ĝi valoras:[1]

μ0=1,25663706212(19)×106 kgm/(s2A2)

Aliaj manieroj skribi la unuojn:

1kgm/(s2A2)=1H/m=1N/A2=1Vs/(Am)

La magneta forto Fm de unu drato sur la alia drato de longo L en la vakuo de libera spaco estas (se la longo estas sufiĉe granda por malatenti efikojn je finoj de la dratoj):

Fm=μ0I2L2πr ,

kie

I estas la elektra kurento kun sama direkto en ĉiu drato,
r estas distanco inter la dratoj.

Tiel la forto estas altira forto de la dratoj inter ili; ĉi tiu formulo estas speciala okazo de la leĝo de magneta interago.

Konsiderante maldikajn dratojn kies distanco inter ili estas 1 metro, la ampero, mezurunuo de elektra kurento, estas difinita kiel la kurento, kiu kreas forton de 2x10−7 neŭtono je metro.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ