3-Pentanolo
| Bonvolu ne konfuzi... | |
| Ili estas izomeroj sed la unua prezentas la hidroksilon en la tria karbono de la amila kateno (sekundara karbono) dum la dua prezentas la hidroksilon sur terciara karbono. | |
3-Pentanolo aŭ 3-amila alkoholo estas sekundara alkoholo, unu el la 8 izomeroj de la amila alkoholo, estigita per hidratigo de la amileno ekde krakita petrolo. La komerca produkto enhavas etajn kvantojn da izomeraj alkoholoj kun pli alta aŭ pli malalta denseco samkiel kelkaj poluaĵoj.
Du-etil-karbinolo estas vaste uzata kiel gustiga kaj flotiga agento por neferaj ercoj. Ĝi estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj duetila etero, benzeno kaj etanolo sub meditemperaturo.
Ĝi estas biogena volatila organika kombinaĵo kaj uzata kiel reakcianto en sintezo de pura bromo-pentano por infra-ruĝaj normoj.[5]
Kemie, oni povas konstati, en la strukturo de la 3-pentanolo, la ekziston de du metilaj grupoj (-CH3) (sidantaj respektive en la karbonoj 1 kaj 5) samkiel du metilenaj grupoj (CH2-) (sidantaj respektive en la karbonoj 2 kaj 4) tute simetriaj. 3-pentanolo spertas tipajn reakciojn de la alifataj alkoholoj kun malaltaj molekulaj pezoj. Ĝi ne estas pli toksaj ol la aliaj amilaj alkoholoj.
Sintezo
- 3-pentanolo estas sintezata per reduktigo de la 3-pentanono:
Literaturo
- Chemicalland21
- Restek Ŝablono:Webarchiv
- Alfa Aesar
- ScienceLab Ŝablono:Webarchiv
- Organic Chemistry, Marye Anne Fox, James K. Whitesell
- Recent Advances in Biofertilizers and Biofungicides (PGPR) for Sustainable ..., M S Reddy, Rodolfo I. Ilao, Patricio S. Faylon
- Industrial Alcohol Technology Handbook, NPCS Board of Consultants & Engineers

