Cikloheksilamino
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Cikloheksilamino estas organika komponaĵo apartenanta al klaso de la alifataj aminoj. Ĝi estas senkolora iomete fiŝodora kaj amargusta likvaĵo, kvankam tiel kiel multaj specimenoj de aminoj ĝi povas koloriĝi pro ekzisto da malpuraĵoj.
Ĝi estas solvebla en akvo kaj en multaj organikaj solvantoj kaj tiel kiel aliaj aminoj ĝi estas malforta bazo sed ĝi estas pli forta ol ĝiaj aromataj homologoj. Ĝi uzatas kiel peranto en la produktado de multaj organikaj kombinaĵoj interalie la ciklamatoj.
Ĝi ankaŭ uzatas kiel akcelilo por la kaŭĉuka produktado, konstrubloko por farmaciaĵoj, tiaj kiaj analgeziaĵoj, mukolizaĵoj kaj bronkodilatigiloj. Kiel amino, tiel ĝi estas korodo-inhibanto. Kelkaj dolĉigiloj derivas el ĉi-amino, ĉefe la ciklamatoj. La heksazinono, uzata kiel herbicido devenas el la cikloheksilamino.

Sintezoj
- Cikloheksilamino estas industrie sintezata per kataliza hidrogenigo de la anilino sub alta temperaturo kaj premo:
Altaj rendimentoj produktiĝas kiam uzatas nikelaj aŭ kobaltaj kataliziloj traktitaj per bazaj oksidoj. Raney kobalta katalizilo traktita kun kalcia oksido kaj natria karbonato donas cikloheksilaminan rendimenton superan ol 96% sub Ŝablono:GdC kaj 6 MPa.
Alternativa maniero estas la interagado de la cikloheksanolo kaj amoniako sub kobalta katalizilo aŭ silicio-aluminiata kalcio, temperaturo je Ŝablono:GdC kaj premo je 20MPa.
Uzante la saman proceduron cikloheksanono povas hidrogeniĝi kun amoniako sub aminigaj kondiĉoj per uzo de nikela aŭ kobalta kataliziloj. Alia procedo estas traktado de la fenolo kun hidrogeno kaj amonio sub rodia katalizilo.[3]
Literaturo
- Chemical Book
- ChemNet
- Cameo Chemicals
- Alternative Sweeteners, Third Edition, Revised and Expanded, Lyn O'Brien-Nabors
- Principles and Methods of Toxicology, Fifth Edition, A. Wallace Hayes
- Solutions To Boiler and Cooling Water Problems, C. D. Schroeder
- Evaluation of Cyclamate for Carcinogenicity
Vidu ankaŭ
- Ciklaj aminoj
- Aminoj
- Azepano
- Ciklamatoj
- Cikloheksano
- Cikloheksanolo
- Ciklohekseno
- Cikloheksimido
- Ciklopentilamino
- Morfolino
Referencoj
Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ Indirect Food Additives and Polymers: Migration and Toxicology, Victor O. Sheftel
- ↑ Columbus ChemicalŜablono:404
- ↑ Ullmann's Fine Chemicals, Wiley-VCH