El testwiki
Revizio de 18:21, 24 nov. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita ŝablono (Referencoj), uzo de ŝablono, formatigo de titoloj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

(S kun tremao) estas diakrita litero de la latina alfabeto. Ĝi konsistas el la litero S kun du punktoj (tremao) super ĝi.

Uzado

Uzado en lingvoj

La litero estas aŭ estis uzata:

  • en la seneka lingvo por diferencigi la palato-alveolan prononcon de S̈ de la alveola prononco de S;[1]
  • en la latina skribo de la ĉeĉena lingvo, uzata de 1925 ĝis 1938; je reenkonduko de la latina alfabeto en 1992 oni ŝanĝis ĝin al Ş. La prononco estas tiu de Ŝ;
  • en malnova skribo de la ĉeĥa lingvo je la fino de silabo anstataŭ š; ankaŭ tie la prononco estis tiu de Ŝ.[2]

Ne-lingva uzado

Struktura formulo kun sulfuro

Fiziko kaj kemio uzas simbolojn, kiuj aspektas kiel la litero S̈, sed estas komprenataj ne kiel diakrita litero, sed kiel S/s kun du punktoj.

En fiziko la litero s ofte estas uzata por simboli vojon (unudimensian pozicion), kaj du punktoj simbolas la duan tempan derivaĵon. Do la dua tempa derivaĵo de la vojo s, alivorte la akcelo, estas skribata kiel s¨, mallongigo de d2sdt2.

En kemio la litero S simbolas sulfuron, kaj en strukturaj formuloj du punktoj povas simboli paron da elektronoj. Do S kun du punktoj simbolas atomon de sulfuro kun izolita paro de elektronoj.[3]

Ŝablono:-

Kodado

S̈ ne havas kodnumeron en Unikodo, sed devas esti prezentata per kombino de la litero S kun la kombina tremao, kies kodnumero estas U+0308 (dekume 776). En HTML do eblas skribi la literon kiel S̈.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj