Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)
Natria telurido, telurido de natrio aŭ Na2Te estas kemia kombinaĵo, blanka salo kaj konjuga bazo de la termomalstabila telurida acido, ordinare preparata per reduktado de teluro kaj natrio en amonia medio.
Na2Te estas malfacila materialo por manipulado pro tio ke ĝi estas tre sensiva al aero, unue oksidigante al politeluridoj, kaj finfine al metala teluro. Specimenoj de Na2Te, kiuj estas absolute senkoloraj kiam puraj, ĝenerale aspektas purpuraj aŭ malhelgrizaj pro la efektoj de la aeroksidigo.