Natria klorito

El testwiki
Revizio de 12:38, 4 maj. 2024 fare de imported>InternetArchiveBot (Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.9.5)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria klorito
Kemia strukturo de la
Natria klorito
3D Kemia strukturo de la
Natria klorito
Blankaj kristaloj de
natria klorito
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
NaClO2
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 22860
PubChem-kodo 23668197
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj sendoraj kristaloj
Molmaso
  • 90.442 (anhidra)
  • 144.487 (trihidrata) g mol−1
Denseco 2468 g/cm3
Fandopunkto
Solvebleco
Nesolvebleco
Acideco (pKa) 10-11
Mortiga dozo (LD50) 350 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Merck Index 15,8735
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R22 R24 R26 R32 R34 R50
Sekureco S17 S26 S36/37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria klorito, klorito de natrioNaClO2 estas kemia neorganika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter natria hidroksido kaj klorita acido. Ĝi estas iomete higroskopa, estigante kristalojn aŭ flokojn kiuj ne aglomeriĝas. Ĝi estas potenca oksidanto, tamen ĝi ne eksplodas per perkutado, escepte kiam en kontakto kun oksidebla materialo. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj ĝenerale produktas kristalojn trihidratajn, kiuj senhidratiĝas sub Ŝablono:GdC. Ĝi uzatas kiel blankigagento en tekstila industrio, fabrikado de paperpulpo kaj kiel malinfektilo.

Sintezo

  • Ĝi estas sintezebla pere de reakcio inter klora duoksido kaj kaŭstika sodo
𝖢𝗅𝖮𝟤+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟥+𝖧𝟤𝖮
  • Ĝi estas sintezebla pere de reakcio inter klora duoksido kaj kaŭstika sodo
𝟤𝖢𝗅𝖮𝟤+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧+𝖧𝟤𝖮𝟤  𝟤𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮
𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖭𝖺𝟤𝖢𝖮𝟥  𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟥+𝖢𝖮𝟤
𝖧𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮
𝟦𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖢+𝟦𝖭𝖺𝖮𝖧+𝖢𝖺(𝖮𝖧)𝟤  𝟦𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝖢𝖺𝖢𝖮𝟥+𝟥𝖧𝟤𝖮

Reakcioj

  • La kristaloj facile senhidratiĝas per malmulte da hejtado:
𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤𝟥𝖧𝟤𝖮 37,4oC 𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝟥𝖧𝟤𝖮
𝟥𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤 180200oC 𝟤𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟥+𝖭𝖺𝖢𝗅
  • Per varma akvo, ĝi tute malkomponiĝas
𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤 100oC 𝖭𝖺𝖢𝗅+𝖮𝟤
  • Ĝi estas forta oksidanto en acida medio:
𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟤+𝟦𝖧𝖢𝗅  𝟤𝖢𝗅𝟤+𝖭𝖺𝖢𝗅+𝟤𝖧𝟤𝖮

Aplikoj

La ĉefa uzo de natria klorito estas por produktado de klora duoksido kiel blankigagento en tekstila industrio kaj fabrikado de paperpulpo. Ĝi same uzatas kiel malinfektilo por akvotraktado en urbaj instalaĵoj post konvertado al klora duoksido. Iu avantaĝo de ĉi-metodo, kompare al la plej uzata kloro, estas na neproduktado de organikaj infektaĵoj, malpermesante produktadon de trihalometanoj tiel kiel kloroformo. Klora duoksido estigita el natria klorito estas aprobata de FDA sub kelkaj kondiĉoj kiel akva malinfektilo por lavado de fruktoj, vegetaloj kaj hejmuzoj.

Kombinita kun zinka klorido, natria klorito ankaŭ trovas uzon kiel komponanto en terapeŭtikaj substancoj, buŝlavado, dentrokremoj, ĝelaĵoj, buŝaj sprajiloj, konservantoj de okulgutoj, kaj por purigo de solvaĵoj por kontakto-lensoj.

Historio

La unuaj kloritoj estis unue identigitaj de Millon[2] antaŭ pli ol cent jaroj. Li estigis alkalan absorbaĵon de verda-flaveca gaso formita per parta reduktiĝo de kloro. Millon kredis ke li estis produktinta gason enhavantan la kloran trioksidon aŭ Cl23. Tamen, la formulaĵo de Millon ne estis akceptita, kaj en 1881, Garzarolli-Thurnlackh elmontris ke la gaso tiam konata kiel gaso de Millon verdire estis miksaĵo de klora duoksido kaj kloro. La klorito estis rezulto el hidrolizo de la klora duoksido kiu donas sammoluman miksaĵon de klorito kaj klorato.

En 1921, E. Schmidt[3] malkovris ke la celulozaj fibroj povas puriĝi per uzo de klora duoksido. Bedaŭrinde, klora duoksido estas forte eksplodema en altaj koncentriĝoj. Do, la malkovrintoj komencis serĉi pli sekurajn kaj ekonomiajn manierojn pri produktado de klora duoksido por blankigaj celoj. La unua kompanio kiu enkondukis natrian kloriton tiucele estis Mathieson Chemical Corporation[4]. En 1960, natria klorito fariĝis la norma materialo en Usono anstataŭingante la hidrogenon. En la sekvaj jaroj aliaj uzoj por natria klorito estis malkovritaj.

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo