Natria cianoborohidrido

El testwiki
Revizio de 12:34, 11 jan. 2025 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria cianoborohidrido
Kemia strukturo de la
Natria cianoborohidrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ciano-boro-hidrido de natrio
  • Ciano-trihidro-borato de natrio
Kemia formulo
NaBH3CN
CAS-numero-kodo 25895-60-7
PubChem-kodo 20587905
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ grizecaj
higroskopaj kristaloj
Molmaso 62.84 gmol−1 g mol−1
Denseco 1,2 g/cm3
Fandopunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF;
514 K) malkomponiĝas
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Solvebleco
Nesolvebleco Tre malmulte solvebla
en metanolo kaj nesolvebla en
etero
Sekurecaj Indikoj
Risko R15 R26/27/28 R32
R34 R50/53
Sekureco S26 S28 S36/37/39
S43 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:DanĝerosimbolojŜablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria cianoborohidrido, cianoborohidrido de natrioNaBH3CN estas kemia neorganika kombinaĵo, senkolora salo aŭ blanka amorfa substanco, kies kontakto kun atmosfero devas evitiĝi pro ĝia troa higroskopeco.

Ĝi estas tre solvebla en polaraj solvantoj, specife la protonaj, tiel kiel akvo, alkoholoj, aminoj kaj Kvarhidrofurano (KHF), sed ne solvebla en eterohidrokarbonidoj. Pro ĝia higroskopeco, ĝi eksplode reakcias kun akvo liberigante kaj bruligante hidrogenon. Natria cianoborato estas neakordigebla kun fortaj acidoj, akvo kaj fortaj oksigagentoj.

Sintezoj

Sintezo 1

𝖭𝖺𝖡𝖧𝟦+𝖧𝖢𝖭  𝖭𝖺𝖡𝖧𝟥(𝖢𝖭)+𝖧𝟤

Sintezo 2

𝖡𝖧𝟥+𝖭𝖺𝖢𝖭  𝖭𝖺𝖡𝖧𝟥(𝖢𝖭)

Sintezo 3

𝟤𝖭𝖺𝖡𝖧𝟦+𝖧𝗀(𝖢𝖭)𝟤𝟤𝖭𝖺𝖡𝖧𝟥(𝖢𝖭)+𝖧𝗀+𝖧𝟤

Reakcio

𝖭𝖺𝖡𝖧𝟥(𝖢𝖭)+𝟥𝖧𝟤𝖮 H+ 𝖡(𝖮𝖧)𝟥+𝖭𝖺𝖢𝖭+𝟥𝖧𝟤

Uzoj

Natria cianoborohidrido uzatas kiel selektiva reduktagento en la sintezo de farmaciaĵoj. Ĝia speciala reduktiga propreco rezultas el ĝia rimarkinda rezistemo al hidrolizo. Ĝi estas stabila eĉ sub pH 3 en akvo kaj metanolo, ĝia rapido pri hidrolizo estas malpli ol tiu de NaBH4 per faktoro de 108. Reakciemo kaj stereoselektemo dependas senpere de la naturo kaj acideco de la solvaĵo.

En polaraj neprotonaj solvantoj tiel kiel heksametil-fosfata triamido (HMPT) aŭ DMSO ĝi reduktas alifatajn halogenidojn kaj tolueno-sulfonatojn al la korespondaj hidrokarbonidoj. Malsupere al tiuj kondiĉoj aliaj redukteblaj funkciaj grupoj tiel kiel epoksidoj, ketonoj kaj aldehidoj ne estas tuŝataj. Kombinita kun ZnII, natria cianoborohidrido maloksigenigas kelkajn aldehidojn kaj ketonojn sub tre mildaj kondiĉoj (20 horoj en meditemperaturo en duklorometano).

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo

Ŝablono:Ĝermo