Amonia cianido

El testwiki
Revizio de 21:36, 13 okt. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia cianido
Dosiero:Ammonium cyanide.png
Kemia strukturo de la
Amonia cianido
Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: Dosiero:Cyanide-ion-3D-vdW.png
Kemia strukturo de la
Amonia cianido
Kemia formulo
NH4CN
CAS-numero-kodo 12211-52-8
ChemSpider kodo 140210
PubChem-kodo 159440
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora kristala
solido
Molmaso 440559 g mol−1
Smiles [C-]#N.[NH4+]
Denseco
Bolpunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 309 K)
Solvebleco:Akvo tre solvebla
Solvebleco:Etanolo Etanolo:tre malmulte
solvebla
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R26/27/28 R32
R50/53
Risko (S1/2) S7 S28 S29
S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia cianido, cianido de amonioNH4CN estas malstabila neorganika komponaĵo de amoniako kaj cianida acido. Ĝenerale cianido de amonio uzatas en organikaj sintezoj. Pro ĝia malstabileco ĝi ne estas komerce transportita aŭ vendita.

La substanco aŭ ĝiaj solvaĵoj estas alte toksaj, ingestado povas kaŭzi morton kaj ekspozicio al ĝia solida formo povas esti damaĝa pro tio ke ĝi malkomponiĝas en alte toksa cianidan acidon kaj amoniakon.

Amonia cianido povas analiziĝi pere de varmigo de ĝia salo kaj kaptante la malkomponitajn produktojn en akvo sub malaltaj temperaturoj. La akvosolvaĵo povas analiziĝi pri la cianida jono per arĝenta nitrato kaj la amoniako mezuratas per tritrado aŭ elektrokemia tekniko.

Sintezo

Amonia cianido kutime prepariĝas en la organika sintezo, pere de reakcio inter la cianida acido kaj amoniako:

HCN + NH3 (aq) → NH4CN (aq) 𝖧𝖢𝖭+𝖭𝖧𝟥  𝖭𝖧𝟦𝖢𝖭

En seka medio, amonia cianido prepariĝas varmigante kalian cianidon kun amonia klorido:

KCN + NH4Cl → NH4CN + KCl

Ĝi same prepareblas per reakcio de la kalcia cianido kun amonia karbonato:

𝖢𝖺(𝖢𝖭)𝟤+(𝖭𝖧𝟦)𝟤𝖢𝖮𝟥  𝟤𝖭𝖧𝟦𝖢𝖭+𝖢𝖺𝖢𝖮𝟥

Ankaŭ ĝi estiĝas pere de reakcio inter la kalcia cianido kaj amonia sulfato:

Ca(CN)2 + (NH4)2SO4 → 2 NH4CN + CaSO4

Reakcioj

Amonia cianido malkomponiĝas en amoniako kaj cianida acido, ofte estigante nigran polimeron de cianida hidrogeno:

𝖭𝖧𝟦𝖢𝖭 36oC 𝖭𝖧𝟥+𝖧𝖢𝖭

Amonia cianido reakcias kun glioksalo estigante aminoacidon glicinon:

NH4CN + (CHO)2 → NH2CH2COOH + HCN

Ĝi reakcias kun ketonoj estigante aminonitriloj:

NH4CN + H3CCOCH3 → (CH3)2C(NH2)CN + H2O

Literaturo

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio