Amonia acetato
Amonia acetato estas kemia kombinaĵo kun formulo NH4-H3C-COO aŭ C2H7NO2. Ĝi estas blanka solido kaj estas derivebla el la reakcio inter la amonio kaj la acetata acido. Ĝi estas komerce disponebla en pluraj koncentriĝoj kaj estas relative malmultekosta. La amoniaj acetatoj estas blankaj kristaloj aŭ grajnetoj, prezentanta iomete vinagrodoron.
Ĝi estas eksplodema kiam forte varmigita. Samkiel la plejmulto el la organikaj kombinaĵoj, maldikaj pulvoroj, disfluantaj en la aero, en la ĉeesto de sparkiga fonto, rezultas en potenca danĝero pri pulvoro-eksplodo. Kiel fajroestingiloj oni povas uzi akvoŝaŭmon aŭ sprajon, sekpolvajn fajroestingilojn, kaj karbonan duoksidon. Akvosprajo uzeblas por malvarmigo de la kemiujoj, evitas pulvoro-formiĝon kaj izolas la kemiaĵon for de la fajro. La fajro devas esti estingita kontraŭ la vento kaj flamoj. Fajroestingistoj devas uzi protektivan ekipaĵaron kaj adekvatan vestaĵaron tiel ke la pulvoro aŭ fumoj ne estu inhalitaj, kaj protekti la haŭton kaj la okulojn.
Reakcio
Reakcio 1
Amonia acetato estas peranto en la produktado de acetamido:
Reakcio 2
- Reakcio de amonia karbonato kun acetata acido donante amonian acetaton:
Literaturo
Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
Referencoj
- ↑ British Pharmacopoeia
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto