Funkcio ζ de Artin-Mazur

El testwiki
Revizio de 21:42, 30 dec. 2021 fare de imported>InternetArchiveBot (Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.5)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, la funkcio ζ de Artin-Mazur estas laborilo por studado de la ripetitaj funkcioj kiuj okazas en dinamikaj sistemoj kaj fraktaloj.

Ĝi estas difinita kiel la formala potencoserio

ζf(z)=expn=1card(Fix(fn))znn

kie Fix(fn) estas la aro de fiksaj punktoj de la n-a ripeta de ripetita funkcio f,

card(Fix(fn)) estas la kardinalo de ĉi tiu aro de fiksaj punktoj.

La funkcio ζ estas difinita nur se la aro de fiksaj punktoj estas finia. Ĉi tiu difino estas formala en tio ke ĝi ne ĉiam havas pozitivan konverĝoradiuson.

La funkcio ζ estas invarianta sub topologia konjugo.

La teoremo de Milnor-Thurston statas ke la funkcio ζ estas la inverso de la knedanta determinanto de f.

Analogoj

La funkcio ζ de Artin-Mazur estas formale simila al la loka zeta funkcio, kiam difeomorfio sur kompakta sternaĵo anstataŭigas la surĵeton de Frobenius por algebra diversaĵo super finia kampo.

Je certaj okazoj, la funkcio ζ de Artin-Mazur povas esti rilatanta al la funkcio ζ de Ihara de grafeo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj