Entjera elemento: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
Difino: Lingva korekteto
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 16:20, 4 mar. 2021

En nombroteorio, entjera elemento estas ĝeneraligo de la koncepto de gaŭsaj entjeroj en la kampo de kompleksaj nombroj.

Difino

Supozu, ke K estas komuta ringo kaj ke RK estas ĝia subringo. Elemento xK estas entjera super R, se kaj nur se ekzistas identaĵo de la formo

0=xn+rn1xn1+rn2xn2++r1x+r0.

Alivorte, x kuŝas en la nulejo de normumita polinomo pR[x].

La entjeraj elementoj formas subringon inter R kaj K; tiu nomiĝas la entjera fermaĵo de la subringo R en K.

Ekzemploj

Konsideru la korpon de racionalaj nombroj . Super la subaro de entjeroj , la entjeraj elementoj estas la entjeroj. Alivorte, ne ekzistas netrivialaj entjeraj elementoj, krom tiuj en la subringo mem.

Konsideru la algebran nombrokorpon (1). Super la subaro de entjeroj , la entjeraj elementoj estas la gaŭsaj entjeroj

a+b1,(a,b).

Eksteraj ligiloj