Algebra variaĵo: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
e Riparis ligon
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 13:38, 3 nov. 2022

En algebra geometrio, algebra variaĵo[1], aŭ simple variaĵo, estas skemo, kiu estas loke izomorfa al la nulejo de prima idealo de polinomoj.

Difino

Supozu ke K estas komuta algebre fermita korpo. Afina algebra variaĵo estas afina skemo de la formo

SpekK[x1,,xn]𝔭,

en kiu

  • K[x1,,xn] estas la ringo de polinomoj je n variabloj kun koeficientoj en K
  • 𝔭K[x1,,xn] estas prima idealo en la polinoma ringo.

Do, ĝi estas nature subskemo de la n-dimensia afina spaco

𝔸Kn=SpekK[x1,,xn]

difinita de la polinomoj generantaj la idealon 𝔭. La postulo ke la idealo estu prima respondas al la jenaj du kondiĉoj:

  • la prima idealo egalas ĝian propran radikalon; tio respondas al la fakto ke la afina algebra variaĵo estas reduktita — ekzemple, K[x]/(x2) ne estas reduktita, ĉar ĝi inkluzivas la “infiniteziman ĉirkaŭaĵon” de la punkto x=0.
  • krome, la primeco ankaŭ implicas, ke la algebra variaĵo estas nemalkomponebla: ĝi ne estas la kunaĵo de du nemalplenaj subvariaĵoj.

Algebra variaĵo estas skemo, kiu estas loke izomorfa al afina algebra variaĵo. Alivorte, ĝi estas reduktita, nemalkomponebla skemo de finia tipo super la algebre fermita korpo SpekK.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: vari/aĵ/o “Subaro de vektora spaco, kiu estas la nulejo de analitika bildigo”