Formulo de Faà di Bruno: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>KuBOT
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 20:54, 1 mar. 2017

En matematiko, formulo de Faà di Bruno estas idento ĝeneraliganta la ĉenan regulon al pli altaj derivaĵoj. Ĝi estas nomita pro Francesco Faà di Bruno (1825 - 1888).

Eble la plej konata formo de formulo de Faà di Bruno estas

dndxnf(g(x))=n!m1!1!m1m2!2!m2mn!n!mnf(m1++mn)(g(x))j=1n(g(j)(x))mj

kie la sumo estas tra ĉiuj n-opoj (m1, ..., mn) kontentigantaj kondiĉon

1m1+2m2+3m3++nmn=n

Iam, por doni ĝi plaĉantan kaj memoreblan ŝablonon, ĝi estas skribita tiel ke la koeficientoj kiuj havas la kombinan interpretadon diskutitan pli sube estas malpli eksplicitaj:

dndxnf(g(x))=n!m1!m2!mn!f(m1++mn)(g(x))j=1n(g(j)(x)j!)mj

Kombinigo de la termoj kun la sama valoro de m1+m2++mn=k kondukas al alia iel pli simpla formulo esprimita per sonorilaj polinomoj Bn,k(x1,,xnk+1):

dndxnf(g(x))=k=0nf(k)(g(x))Bn,k(g(x),g(x),,g(nk+1)(x))

Kombina formo

La formulo havas la kombinan formon:

dndxnf(g(x))=(fg)(n)(x)=πΠf(|π|)(g(x))Bπg(|B|)(x)

kie

  • "B ∈ π" signifas ke la variablo B ruliĝas tra la listo de ĉiuj blokoj de la dispartigo π, kaj
  • |A| signifas kardinalon de la aro A, tiel |π| estas kvanto de la blokoj en la dispartigo π kaj |B| estas amplekso de la bloko B.

Ekzemplo

Jen estas ekzemplo de uzo de la kombina formo:

(fg)(x)=f(g(x))g(x)4+6f(g(x))g(x)g(x)2+3f(g(x))g(x)2+4f(g(x))g(x)g(x)+f(g(x))g(x)

La ŝablono estas

g(x)41+1+1+1f(g(x))1g(x)g(x)22+1+1f(g(x))6g(x)22+2f(g(x))3g(x)g(x)3+1f(g(x))4g(x)4f(g(x))1

La faktoro g(x)g(x)2 respektivas al la dispartigo 2+1+1 de la entjero 4 (4 ĉar estas trovata la 4-a derivaĵo), en la evidenta vojo. La faktoro f(g(x)) kiu estas kun ĝi respektivas al tio ke estas 3 termoj en ĉi tiu dispartigo. La koeficiento 6 kiu estas kun ĉi tiuj faktoroj respektivas al tio ke estas akurate 6 dispartigoj de aro de 4 membroj kiuj disdividas ĝin en unu parton de amplekso 2 kaj du partojn de amplekso 1.

Simile, la faktoro g(x)2 en la tria linio respektivas al la dispartigo 2+2 de la entjero 4, dum f(g(x)) respektivas al tio ke estas du termoj en la dispartigo. La koeficiento 3 respektivas al tio ke estas 3 manieroj de disdivido de 4 objektoj en grupojn po 2 (4C2 / 2).

La sama koncepto aplikas al la aliaj linioj.

Kombinatoriko de la koeficientoj de Faà di Bruno

Ĉi tiuj dispartigo-kalkulantaj koeficientoj havas fermito-forman esprimon. La kvanto de dispartigoj de aro de amplekso n respektiva al la entjera dispartigo

n=1++1m1+2++2m2+3++3m3+

de la entjero n estas egala al

n!m1!m2!m3!1!m12!m23!m3

Ĉi tiuj koeficientoj ankaŭ aperas en la sonorilaj polinomoj.

Formala potencoseria versio

En la formala potencoserio

f(x)=nann!xn

oni havas la n-an derivaĵon je 0

f(n)(0)=an

Ĉi tiu devus ne esti komprenata kiel la valoro de funkcio, ĉar ĉi tiu serio estas pure formala; ne estas koncernata ĝia konverĝo aŭ malkonverĝo en ĉi tiu ĉirkaŭteksto.

Se

g(x)=n=1bnn!xn

kaj

f(x)=n=1ann!xn

kaj

g(f(x))=h(x)=n=1cnn!xn

do la koeficiento cn (kiu devus esti la n-a derivaĵo de h komputita je 0 se ne konsideri konverĝecon de la serio) estas donita per

cn=π={B1,,Bk}a|B1|a|Bk|bk

kie π ruliĝas tra la aro de ĉiuj dispartigoj de la aro {1, ..., n} kaj B1, ..., Bk estas la blokoj de la dispartigo π, kaj | Bj | estas kvanto de membroj en la j-a bloko, por j = 1, ..., k.

Ĉi tiu versio de la formulo estas aparte bone konvena por celoj de kombinatoriko.

Eblas ankaŭ skribi ke

g(f(x))=n=1k=1nbkBn,k(a1,,ank+1)n!xn

kie la esprimoj

Bn,k(a1,,ank+1)

estas sonorilaj polinomoj.

Eksponenta okazo

Se f(x) = ex tiam ĉiuj derivaĵoj de f estas la samaj, kaj estas faktoro komuna al ĉiu termo. En okazo se g(x) estas duoninvarianto-generanta funkcio, do f(g(x)) estas momanto-generanta funkcio, kaj la polinomo en diversaj derivaĵoj de g estas la polinomo kiu ekspresas la momantojn kiel funkcioj de la duoninvariantoj.

Eksteraj ligiloj