Surĵeto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo



Surĵeto (aŭ surjekcio) estas tia matematika funkcio, por kiu al ĉiu elemento de la cela aro rilatas iu elemento de la fonta aro. Tio signifas, ke la malbildo de ĉiu elemento de la cela aro ne estas malplena. La cela aro kaj la bildaro (valoraro) de la funkcio estas do identaj.
Formala difino
Estu kaj aroj, kaj bildigo de al .
nomiĝas surjekcia (sur ), se por ĉiu el ekzistas almenaŭ unu el kun .
Lingva noto
La termino surĵeto respondas al la matematika maniero voĉlegi la formulon kiel «f ĵetas A sur B» (kp ankaŭ la anglan sinonimon onto map). Kontraste, se f ne estas surĵeto, oni povas indiki tio per la uzo de la prepozicio «en»: «f ĵetas A en B».