Identeco de nedistingeblaĵoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Identeco de nedistingeblaĵoj (latine principium identitas indiscernibilium) estas ontologia principo, laŭ kiu objektoj, aroj ktp estas identaj (fakte samaj) tiam kaj nur tiam, kiam ĉiuj ecoj de ili estas komunaj. Tiu principo estas uzata por pruvi multajn teoremojn pri identeco.
Ĝin verkis la germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz.
Difino
Por ĉiu x kaj y, se x kaj y havas samajn ecojn, tiam x estas identa kun y.
Por ĉiu x kaj y, se x ne estas identa kun y, tiam ekzistas almenaŭ unu eco per kiu povas distingi x kaj y.