Silikata acido

El testwiki
Revizio de 20:07, 4 nov. 2024 fare de imported>CommonsDelinker (WOA05_sea-surf_SIO2_AYool.png estas anstataŭigita per Annual_mean_sea_surface_silicic_acid_(World_Ocean_Atlas_2005).png. [[c:User:Commons)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉeno
Ĉiujara meznombra koncentriteco di siliciata acido en mara surfaco. Datumoj de la Monda Oceana Maparo 2005.

Silikata acidoSiliciata acido estas oksigenaj acidoj de la silicio. La plej simpla siliciata acido estas monosiliciata acido (ortosiliciata acido) Si(OH)4. Ĝi estas tre malforta acido (pKs1 = 9,51; pKs2 = 11,74) kaj emas al kondensiĝo. Akvodisigoj kondukas al kombinaĵoj kiel dusiliciata acido (pirosiliciata acido) (HO)3Si–O–Si(OH)3 kaj trisiliciata acido (HO)3Si–O–Si(OH)2–O–Si(OH)3. La ciklaj (ringformaj) siliciaj acidoj (ekz. ciklotrisiliciata acido kaj ciklotetrasiliciata acido) havas la ĝeneralan sumformulon [Si(OH)2–O–]n. Polimeroj nomiĝas kiel metasiliciata acido (H2SiO3, [–Si(OH)2–O–]n).

Ĝenerala formulo de ĉiuj siliciaj acidoj estas H2n+2SinO3n+1, sed oni ofte donas la formulon SiO2 • n H2O. La akvo ĉe la siliciata acido ne estas kristalakvo, sed ligita akvo, povas disiĝi per kemia reakcio dum dehidratiĝo.

Estiĝo

Monosiliciata acido formiĝas per hidrolizo de siliciaj halogenidoj kiel siliciata tetrafluorido kaj siliciata tetraklorido kaj hidrolizo de tetraalkoksisilano.

SiF4+4 H2OSi(OH)4+4 HF

En akvaj suspensioj de amorfaj, dispersaj SiO2 formiĝas malrapide la monosiliciata acido. Ĉe Ŝablono:GdC solviĝas ĉ. 120 mg SiO2 je litro:

SiO2 (s)+2 H2O  Si(OH)4 (akva)

Ŝablono:Ĝermo