Dua parta derivaĵa provo

El testwiki
Revizio de 05:02, 17 mar. 2013 fare de imported>Addbot (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7443745))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, la dua parta derivaĵa provo estas maniero en multvariebla kalkulo por kontroli ĉu krita punkto (x, y) estas loka minimumo, loka maksimumosela punkto.

Estu f(x ,y) reela funkcio de du reelaj argumentoj. Estu (a, b) sojla punkto de la funkcio, do punkto kie la unuaj partaj derivaĵoj estas nulaj:

f(x,y)x|x=a,y=b=0
f(x,y)y|x=a,y=b=0

Tiam la matrico de Hessian estas de amplekso 2×2 kaj ĝia determinanto en la punkto estas

M=(2f(x,y)x22f(x,y)y2(2f(x,y)xy)2)|x=a,y=b=0

Tiam:

  • Se M>0 kaj 2f(x,y)x2|x=a,y=b>0 do (a, b) estas loka minimumo.
  • Se M>0 kaj 2f(x,y)x2|x=a,y=b<0 do (a, b) estas loka maksimumo.
  • Se M<0 tiam (a, b) estas sela punkto.
  • Se M=0 tiam la dua derivaĵa provo ne donas la respondon.

La variabloj x kaj y estas egalrajtaj, tiel la kondiĉoj de loka minimumo kaj loka maksimumo povas esti ekvivalente reskribitaj kun uzo de la dua derivaĵo je variablo y sed ne je x:

  • Se M>0 kaj 2f(x,y)y2|x=a,y=b>0 do (a, b) estas loka minimumo.
  • Se M>0 kaj 2f(x,y)y2|x=a,y=b<0 do (a, b) estas loka maksimumo.