Notacio de Knuth

El testwiki
Revizio de 17:24, 18 maj. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Notacio de Knuth estas matematika metodo por referenci enorme grandajn nombrojn. Ĝin kreis Donald Knuth en 1976. Ege parenca al funkcio de Ackermann, ĝi utiligas la principon de iteraciita potencigo, samkiel potencigo estas iteraciita multipliko kaj multipliko estas iteraciita adicio.

Enkonduko en la notacion

Multipliko je naturalo estas iteraciita adicio:

ab=a+a++ab kopioj de a.

Ekzemple, Io

3×2=3+3=62 kopioj de 3.

Same, potencigo je natura nombro estas iteraciita multipliko:

ab=ab=a×a××ab kopioj de a.

Ekzemple:

32=32=3×3=92 kopioj de 3.

Notu, kiel suprenindikilo estas uzata por potencigo. Similmaniere, Knuth difinis la operacion de duobla suprenindikilo:

ab= ba=aa...a=aaab kopioj de ab kopioj de a

Ekzemple:

32= 23=33=33=272 kopioj de 32 kopioj de 3.

Notu, ke tie ĉi kaj plu la nombroj estas kalkulitaj kaj transformitaj de dekstre maldekstren. Laŭ tiu ĉi difino,

32=33=27
33=333=327=7625597484987
34=3333=37625597484987 (nur por skribi la numeralon en plena formo oni bezonus ĉ. 1.37 terabajtojn de diska spaco, t. e. 7,625,597,484,987×log3log2 bitojn)
35=33333=337625597484987
ktp.

Eĉ tiuj ĉi nombroj jam estas enormaj, sed Knuth plu disvolvis la notacion, difininte operatoron de triobla suprenindikilo:

ab=aaab kopioj de a

kaj poste kvarobla suprenindikilo:

ab=aaab kopioj de a

kaj tiel plu.

La ĝenerala regulo estas ke operatoro de n-obla suprenindikilo transformiĝas en serion de la (n1)-oblaj. Simbolece,

a  b=a  a  a  a  a  n   n1 n1   n1     b kopioj de a

Ekzemploj:

32=33=333=327=7,625,597,484,987

33=333=3(333)=333333 kopioj de 3=3337,625,597,484,987 kopioj de 3

Formala difino

Formale, la Suprenindikila Notacio de Knuth difineblas jene:

anb={ab,se n=1;1,se b=0;an1(an(b1)),aliokaze

por ĉiuj a,b,n se b0,n1.

La funkcio estas Dekstre-asocia, t.e. oni transformas ĝin de dekstre maldekstren, kaj en formulo, en kiu estas du aŭ pli da tiaj operatoroj, oni unue grupas la plej dekstrajn. Ekzemple, abc=a(bc), sed ne (ab)c;

Se estus alie, la funkcio estus nenio pli nova ol ripeta potencigo. Ekzemple,
33=333 estas 3(33)=327=7625597484987, sed se oni grupus de maldekstre, ĝi estus (33)3=273=19683.

Se oni skribas (am)b por la b-a funkcia potenco de la funkcio f(n)=amn, tio signifu anb=(an1)b1.

Valoroj

Kalkuladoj de 2mn povas esti skribitaj en senfinan tabelon. Oni metu la valorojn de n en la unuan horizontalan vicon kaj la valorojn de m en la unuan kolumnon. Jen la rezulta tabelo:

Valoroj de 2mn = hyper(2, m + 2, n) = 2 → n → m
m\n 1 2 3 4 5 6 7 formula
0 2 4 6 8 10 12 14 2n
1 2 4 8 16 32 64 128 2n
2 2 4 16 65536 2655362.0×1019,729 2265536106.0×1019,728 2226553610106.0×1019,728 2n
3 2 4 65536 22...265536 kopioj de 2(10)65531(6.0×1019,728)       2n
4 2 4 22...265536 kopioj de 2         2n

Jen simila tabelo por 3mn:

Valoroj de 3mn = 3mn = hyper(3, m + 2, n) = 3 → n → m
m\n 1 2 3 4 5 formula
0 3 6 9 12 15 3n
1 3 9 27 81 243 3n
2 3 27 7,625,597,484,987 37,625,597,484,987   3n
3 3 7,625,597,484,987 33...37,625,597,484,987 kopioj de 3     3n
4 3 33...37,625,597,484,987 kopioj de 3       3n

kaj simile por 10mn:

Valoroj de 10mn = hyper(10, m + 2, n) = 10 → n → m
m\n 1 2 3 4 5 formula
0 10 20 30 40 50 10n
1 10 100 1,000 10,000 100,000 10n
2 10 10,000,000,000 1010,000,000,000 101010,000,000,000 10101010,000,000,000 10n
3 10 1010...1010 kopioj de 10 1010...101010 kopioj de 10 1010...10101010 kopioj de 10   10n
4 10 10...101010 kopioj de 10 10...10101010 kopioj de 10     10n

Limoj

La nombroj, kiujn oni povas skribi per la Notacio de Knuth, jam estas enormaj, sed en matematiko ekzistas nombroj, por kiuj eĉ ĝi ne sufiĉas. Por ili oni uzas operatoron de n-obla suprenindikilo, kiun oni skribas kiel n. Uzeblas ankaŭ hiper-operatoro. Sed ekzistas nombroj tiom nekredeble grandaj, ke eĉ tio ne sufiĉas. Ekzemple, por nombro de Graham oni bezonus turon de 64 tavoloj de potencaj simboloj, se oni volus skribi ĝin per la Notacio de Knuth. En tiuj okazoj oni uzu eĉ pli ĝeneralitajn sistemojn, kiel ĉena indikila skribmaniero de Conway. En la notacio de Conway ĉenoj de tri nombroj estas pli-malpli same potencaj kiel n, sed ĉenoj de 4 aŭ pli numeroj estas ege pli potencaj:

anb=hyper(a,n+2,b)=abn(Knuth)(Conway)

Plej kutime matematikistoj uzas notacion de Knuth por relative "malgrandaj" nombroj, kaj por pli grandaj oni uzas notacion de Conway aŭ hiper-operatorojn.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Referencoj

Ligoj