Duopa nombro de Mersenne

El testwiki
Revizio de 16:30, 24 nov. 2023 fare de imported>Filozofo (Duopaj primoj de Mersenne: Lingvaj plibonigoj; dividis longan alineon en tri logike apartajn alineojn.)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, duopa nombro de Mersenne estas nombro de Mersenne de formo

MMp=22p11

kie Mp estas primo de Mersenne.

La vico de duopaj nombroj de Mersenne komenciĝas de [1]

MM2=M3=7
MM3=M7=127
MM5=M31=2147483647
MM7=M127=170141183460469231731687303715884105727

Duopaj primoj de Mersenne

Duopa nombro de Mersenne, kiu estas primo, estas duopa primo de Mersenne. Nombro de Mersenne Mp povas esti primo, nur se p estas primo (vidu artikolon primo de Mersenne por pruvo), do MMp povas esti primo, nur se Mp estas primo de Mersenne.

La unuaj valoroj de p, por kiuj Mp estas primo, estas p = 2, 3, 5, 7, 13, 17, 19, 31. Jam estas konate, ke MMp estas primo por p = 2, 3, 5, 7; por p = 13, 17, 19, 31 netrivialaj faktoroj estas trovitaj, kaj tio montras, ke la respektivaj duopaj nombroj de Mersenne ne estas primoj.

La plej malgranda sekva kandidato por esti primo estas MM61, aŭ 22305843009213693951-1. Havante proksimume 694·1015 dekumajn ciferojn, ĉi tiu nombro estas tro granda por esti kontrolita por primeco per primeco-testoj efektivigeblaj nuntempe.

Nombroj de Catalan-Mersenne

Skribu na M(p) anstataŭ Mp. Rekursie difinita vico

2, M(2), M(M(2)), M(M(M(2))), M(M(M(M(2)))), ...

estas vico de la nombroj de Catalan-Mersenne. Oni diras[1] ke Eugène Charles Catalan venis al ĉi tiu vico post malkovro de primeco de M(127)=M(M(M(M(2)))) de Edouard Lucas en 1876.

Kvankam la unuaj kvin eroj (supren ĝis M(127)) estas primoj, ne sciataj manieroj povas decidi ĉu ĉi ĉiuj nombroj estas primoj simple ĉar la nombroj koncernataj estas gigantaj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Chris Caldwell, Primoj de Mersenne: historio, teoremoj kaj listoj je la Primaj Paĝoj.