Katalo

El testwiki
Revizio de 13:11, 27 nov. 2023 fare de imported>RG72
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La unuo katalo (simbolo: kat) estas la SI-unuo de kataliza aktiveco.[1] Ĝi estas derivita unuo por esprimi valorojn de kataliza aktiveco de enzimoj kaj aliaj katalizantoj. Ĝian uzadon rekomendis la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj kaj aliaj organizoj.

La katalo ne uziĝas por esprimi la rapidon de reakcio; tion oni ankaŭ esprimas en moloj je sekundo. Oni uzas ĝin por esprimi katalizan aktivecon, kiu estas atributo de la katalizanto. La katalo ne dependas de la mezura metodo, sed la numera valoro dependas de la eksperimentaj kondiĉoj. Tial, por difini la kvanton de katalizanto, necesas specifi la rapidon de konvertado de difinita kemia reakcio, prefere de la unua ordo, sub strikte regataj kondiĉoj. Ekzemple, unu katalo da tripsino estas tiom da tripsino kiu rompas unu molo da peptidaj ligoj je sekundo sub specifaj kondiĉoj.

Difino

kat=mol/s

Origino

La nomo katal ekuziĝis en la mezo de la 20a jarcento, kaj ĝi oficialiĝis en 1999.

Notoj kaj referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Unit "katal" for catalytic activity (IUPAC Technical Report) Pure Appl. Chem. Vol. 73, No. 6, pp. 927–931 (2001) [1]
  • The Tortuous Road to the Adoption of katal for the Expression of Catalytic Activity by the General Conference on Weights and Measures (Clinical Chemistry. (2002) Vol. 48, pp. 586–590. [2]