P-Krezolo
Ŝablono:Minusklo Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
| p-Metila fenolo | |
| Kemia formulo | |
p-Metila fenolo | |
| p-Krezolo estas allogaĵo por la moskitoj de la genro Anopheles. | |
| CAS-numero-kodo | 106-44-5 |
| ChemSpider kodo | 13839082 |
| PubChem-kodo | 2879 |
| Fizikaj proprecoj | |
| Aspekto | senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio[1] |
| Molmaso | 108,13992 g mol−1 |
| Denseco | 1,034 g/cm−3[2] |
| Fandpunkto | 33,8°C [3] |
| Bolpunkto | 202°C [4] |
| Refrakta indico | Ŝablono:Refraktindico |
| Ekflama temperaturo | 89°C [5] |
| Solvebleco | Akvo:20 g/L[6] |
| Mortiga dozo (LD50) | 207 mg/kg (buŝe) [7] |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj | |
| GHS Damaĝo Piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Damaĝa substanco |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | Ŝablono:H-Frazoj |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | Ŝablono:P-Frazoj |
(25 °C kaj 100 kPa) | |
p-Krezolo aŭ p-metila fenolo estas organika kombinaĵo rezultanta per traktado de tolueno kaj natria sulfato. Ĝi estas senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio, iomete solvebla en akvo. p-Krezolo posedas 7 karbonatomojn, 8 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon.
p-Krezolo estas senkoloraj kristaloj ĉe media temperaturo. Ĝi estas iomete solvebla en akvo, kaj la akva solvaĵo estas malforte acida. Laŭ acideco, la kunmetaĵo egalrilatas al fenolo. p-Krezolo estas, interalie, kombinaĵo de homa, ĉevala kaj porka ŝvito. Oni trovis, ke ĝi altiras, interalie, inajn moskitojn de la genro Anopheles.
Preparado kaj uzo
p-Krezolo kaj ĝiaj izomeroj troviĝas en karbogudro, kiu antaŭe estis la ĉeffonto de krezoloj. Tamen, la apartigo de m- kaj p-Krezoloj iĝas malfacile, ĉar iliaj proksimaj bolpunktoj malhelpas apartigon per distilado. Hodiaŭ, p-Krezolo estas plejparte produktita sinteze. La plej grava metodo estas la sulfonado de la tolueno uzanta densan sulfatan acidon en p-toluenosulfonatan acidon, kaj la rezulta sulfata acido estas varmigita kun natria hidroksido kaj natria sulfito je temperaturo de pli ol 300 °C, post kio p-Krezolo estas formita. Tre pura produkto ankaŭ povas esti sintezita per baza hidrolizo de p-klorotolueno aŭ per malkomponado de la p-cimena hidroperoksido kun acido.
p-Krezolo estas uzata por la produktado de antioksidantoj kaj stabiligiloj. El ĝi oni produktas grandajn kvantojn de 2,6-du-terc-butil-4-metilfenolo, aŭ buterigita hidroksiotolueno, kiu estas uzata kiel antioksidanto en kaŭĉuko kaj nutraĵoj. Aliaj kemiaĵoj produktitaj de p-Krezolo inkludas 2-terc-butil-4-metilfenolo kaj kelkajn kunmetaĵojn kaj novolak rezinojn uzatajn en la produktado de tinkturfarboj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado de la p-krezolo per traktado de tolueno kaj natria sulfato:
Sintezo 2
- Preparado de la p-krezolo per traktado de tolueno kaj hidrogena peroksido:
Sintezo 3
- Preparado de la p-krezolo per hidrolizo de la p-klorotolueno:
Sintezo 4
- Preparado de la p-krezolo per traktado de p-klorofenolo kaj metano: