Trito

El testwiki
Revizio de 20:38, 3 mar. 2025 fare de imported>Stefangrotz (ReVo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Trito (aŭ tercio de la latina vorto tertius = la tria) estas intervalo inter iu noto de diatona gamo kaj la noto de la tria supera ŝtupo. La komplementa intervalo de la trito estas la sesto.

Variaĵoj




Ekzemploj de tritaj intervaloj

Tritoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas

  • la granda trito (a), kiu konsistas el la intervalo du plentonoj (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 5/4, t.e. ĉirkaŭ 386 cendoj) kaj
  • la eta trito (b), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj duontono.

La granda trito en gamo estas karakteriza por la modalo maĵora, tial ĝi ankaŭ nomatas maĵora trito, kaj la eta trito karakteriza por la modalo minora, sekve la alternativa nomo minora trito.

Multe pli maloftaj estas

  • la aŭgmentita trito (c), kies intervalo ankoraŭ duontonon pli grandas ol la "granda trito", kaj
  • sla diminuita trito (d), kies intervalo konsistas el du duontonoj.

La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita trito" samas al malgranda kvarto respektive "diminuita trito" al granda duto.

Matematike

Matematike, pri naturaj gamoj la rilato inter la frekvenco de du notoj de trito estas 5/4 en maĵora gamo kaj 6/5 en minora gamo.

Ekzemple:

en la tonalo C-maĵoro se C sono estas 524 Hz, E estas 524*5/4= 655 Hz;
en la tonalo a-minoro, se A sono estas 440 Hz, C estas 440*6/5= 528 Hz.

Aŭdaj ekzemploj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Muzikaj intervaloj

Ŝablono:Ĝermo