Gugloplekso

El testwiki
Revizio de 14:22, 16 okt. 2024 fare de imported>Boivie (ligilo al Subatoma partiklo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gugloplekso (Ŝablono:Lang-en) aŭ guglego[1] estas la nombro: 1010100

Oni ankaŭ povas skribi ĝin kiel: 10guglo

1010000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000

aŭ kiel la cifero 1 sekvata de guglo (10100) da nuloj. En jaro 1920 Edward Kasner kaj lia nevo Milton Sirotta inventis la vorton "googol" (esperante "guglo"). Milton proponis la terminon "googolplex" (esperante "gugloplekso") kiel "la cifero unu sekvata de skribitaj nuloj ĝis via laciĝo". Kasner decidis adopti pli formalan difinon "ĉar diversaj homoj ne laciĝos post la sama tempodaŭro".

Kiom granda estas gugloplekso?

Jam unu guglo estas pli granda ol la nombro de subatomaj partikloj en la konata universo, kiun diversaj sciencistoj taksis je 1072 ĝis 1087. Gugloplekso estas unu sekvata de guglo da nuloj, tial ne eblas skribi aŭ konservi gugloplekson kiel dekuman nombron, eĉ se la tuta materio de la universo estus transformita al papero kaj inko.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj