Kondiĉa distribuo

El testwiki
Revizio de 06:47, 28 maj. 2022 fare de imported>Filozofo (Riparis ligon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Se estas du kolektive distribuitaj hazardaj variabloj X kaj Y, la kondiĉa probabla distribuo de Y je donita X (skribita "Y | X") estas la probablodistribuo de Y kiam estas sciate ke X egalas al certa valoro.

Por diskretaj hazardaj variabloj, la kondiĉa probabla distribua funkcio povas esti skribita kiel P(Y = y | X = x). De la difino de kondiĉa probablo, ĉi tio estas

P(Y=y|X=x)=P(X=x kaj Y=y)P(X=x)=P(X=x|Y=y)P(Y=y)P(X=x).

Simile por kontinuaj hazardaj variabloj, la kondiĉa probabla denseca funkcio povas esti skribita kiel pY|X(y | x) kaj ĉi tio estas

pY|X(y|x)=pX,Y(x,y)pX(x)=pX|Y(x|y)pY(y)pX(x)

kie pX,Y(x, y) donas la artikan distribuon de X kaj Y, dum pX(x) donas la bagatelan distribuon por X.

La koncepto de la kondiĉa distribuo de kontinua hazarda variablo estas ne tiel intuicia kiel ĝi povus aspekti: borela paradokso montras ke kondiĉaj probablaj densecaj funkcioj povas ne esti invariantaj sub la koordinataj transformoj.

Se por diskretaj hazardaj variabloj P(Y = y | X = x) = P(Y = y) por ĉiuj x kaj y, aŭ por kontinuaj hazardaj variabloj pY|X(y | x) = pY(y) por ĉiuj x kaj y, tiam Y estas sendependa de X kaj ĉi tio ankaŭ enhavas ke X estas sendependa de Y.

Kiel funkcio de y por donita x, P(Y = y | X = x) estas probablo, do sumo super ĉiuj y (aŭ integralo se ĝi estas denseco) de ĝi estas 1. Kiel funkcio de x por donita y, ĝi estas verŝajneca funkcio, do la sumo super ĉiuj x povas ne esti 1.