Idento (matematiko)

El testwiki
Revizio de 21:08, 21 jul. 2023 fare de imported>Filozofo (Lingvaj plibonigoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, identoidentaĵo havas diversajn signifojn:

  • Ĝi povas signifi egalaĵon, kiu restas valida sendistinge de la valoroj de la variabloj en ĝi, por distingi ĝin disde ekvacio, kiu estas vera sub pli apartaj kondiĉoj.
  • En algebro, idento aŭ, pli kutime, neŭtrala elemento de magmo (t.e. aro A kun interna duvalenta operacio) estas elemento e, kiu - kombinita kun iu ajn elemento a de A - produktas eron a. Fojfoje, kiam la operacio havas multiplikan notacion, tia elemento e nomiĝas ankaŭ "unuo".
  • Tria signifo estas la identa funkcio de aro A al si, ofte nomata ididA, tia ke id(x)=x por ĉiuj x en A.

La simbolo ≡ estas iom kutima por indiki matematikan identon (aŭ kongruecan ekvivalentrilaton).

Ekzemploj

Komuna ekzemplo de la unua signifo estas la trigonometria idento

(sinθ)2+(cosθ)2=1

kiu estas vera por ĉiuj reelaj valoroj de θ (la aro de reelaj nombroj estas la domajno de la funkcioj sin kaj cos); kontraŭe la ekvacio

cosθ=1

estas valida nur por certaj valoroj de θ en la domajno.

Kutima ekzemplo de neŭtrala elemento estas la nombro 0 inter la reelaj nombroj sub adicio. Tio signifas, ke por ĉiu a,

0 + a = a
a + 0 = a
0 + 0 = 0

Kutima ekzemplo de identa funkcio estas la identa permuto, kiu sendas ĉiun elementon de la aro {1,2,,n} al ĝi mem.

Ĉi tiuj signifoj ne estas reciproke ekskluzivaj; ekzemple, la identa permuto agas kiel identa funkcio kaj estas la neŭtrala elemento en la grupo de permutoj de la aro {1,2,,n} sub la operacio de funkcia komponado.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj