Litia karbonato

El testwiki
Revizio de 15:54, 20 mar. 2025 fare de imported>Ternera ((GR) File:Hydrogen-chloride-3D-vdW-labelled.pngFile:Hydrogen-chloride-3D-vdW-labelled.svg Replacing image with .svg of superior quality. If there is an issue with this edit, please revert it and leave a message on my talk page.)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Litia karbonato
Dosiero:Lithium carbonate 2D.png
Plata kemia strukturo de la
Litia karbonato
Dosiero:Lithium carbonate 3D.png
Tridimensia kemia strukturo de la Litia karbonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbonato de litio
  • Dulitia karbonato
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 554-13-2
ChemSpider kodo 10654
PubChem-kodo 11125
Merck Index 15,x
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvo sen odoro
Molmaso 73,89-1
Denseco 2,11g/cm−3
Fandpunkto 723 °C
Bolpunkto 1310 °C
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo x °C
Solvebleco Akvo:8,15 x 10-4 g/L
Mortiga dozo (LD50) 525 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Litia karbonato estas salo farita el karbonata acido kaj litio. Litia karbonato formiĝas per neŭtraiga procezo de karbonata acido (kiu estas malforta acido), kaj litia hidroksido (kiu estas fortabazo). Litia karbonato estas blanka senodora solidaĵo vaste uzata en la procezado de metalaj oksidoj , samkiel kiel drogo por la traktado de humoraj malordoj.

Por la kuracado de dupolusa malordo, ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizo pri Sano, kiel la plej grava medikamento uzata por tiu malordo. La ĉefa uzo de litiokarbonato (kaj litiohidroksido) estas kiel antaŭaĵo al litiokunmetaĵoj uzataj en litio-jonaj baterioj. En praktiko du komponaĵoj de la baterio estas faritaj kun litio-komponaĵoj: la katodo kaj la elektrolito. La elektrolito estas solvaĵo de litia heksafluorofosfato, dum la katodo uzas unu el pluraj litiaj strukturoj, la plej popularaj el kiuj estas la litia "kobalta oksido" kaj "litia fera fosfato". Litia karbonato povas esti konvertita en litian hidroksidon antaŭ konvertiĝo al la kunmetaĵoj supraj.

Iom da historio

En 1843, litia karbonato estis utiligita kiel nova solvanto por ŝtonoj en la veziko. En 1859, kelkaj kuracistoj rekomendis terapion kun litiaj saloj por amaso da kelkaj malsanoj, inkluzive de podagro, urinkalkuloj, reŭmatismo, manio, depresio, kaj kapdoloro. En 1948, la aŭstrala psikiatro John Cade (1912-1980) malkovris la kontraŭ-maniajn efikojn de la litiojonoj. Ĉi tiu malkovro igis lition, specife litian karbonaton, esti uzata por traktado de manio asociita kun maniodepresiva malordo.

Litia karbonato estas uzata kiel psikiatra medikamento por trakti manion, la altan fazon de la maniodepresiva malordo. Litiaj jonoj malhelpas jonajn transportprocezojn kiuj retransmisias kaj plifortigas mesaĝojn transportitajn al la ĉeloj de la cerbo. La manio rilatas al neregulaj pliiĝoj en la agado de la proteinkinazo C (PKC) ene de la cerbo.

Litia karbonato kaj la natria valproato, alia drogo tradicie uzata por trakti la malordon, agas en la cerbo malhelpante la agadon de la proteinkinazon kaj helpas produkti aliajn kunmetaĵojn kiuj ankaŭ malhelpas la PKC. La proprecoj humorkontralaj de la litia karbonato ne estas plene komprenitaj. Male al natria karbonato, kiu formas almenaŭ tri hidratojn, litia karbonato ekzistas nur en la anhidra formo.

Ĝia solvebleco en akvo estas malalta rilate al aliaj litiosaloj. Litia karbonato ankaŭ povas esti purigita ekspluatante ĝian malpliigitan solveblecon en varma akvo. Ĝiaj alkalaj trajtoj estas favoraj al ŝanĝo de la stato de metaloksidaj koloraĵoj en glazuro precipe ruĝa feroksido (Fe 2O3). Cementoj fiksiĝas pli rapide kiam ili estas preparitaj kun litia karbonato, kaj ĝi estas utila por kahelaj gluaĵoj. Se aldonite al aluminiotrifluorido, ĝi formas Litia fluoridon kiu donas superan elektroliton por la procezigo de la aluminio.

Sintezoj

Ŝablono:Div col

Sintezo 1

karbonata acido + litia hidroksido litia karbonato + akvo

Sintezo 2

  • Preparado per traktado de karbona duoksido kaj "litia hidroksido":

karbona duoksido + 2 litia hidroksido litia karbonato + Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto:

Sintezo 3

natria karbonato + litia sulfato litia karbonato + natria sulfato

Sintezo 4

2 litia klorido + etila karbonato litia karbonato + 2 etila klorido

Sintezo 5

metila karbonato + 2 litia formiato litia karbonato + 2 metila formiato

Sintezo 6

karbonata acido + 2 litia acetato litia karbonato + 2 acetata acido

Sintezo 7

izopropila karbonato + 2 litia hidroksido litia karbonato + 2 izopropanolo

Ŝablono:Div col end

Reakcioj

Ŝablono:Div col

Reakcio 1

  • Hidrolizo de la litia karbonato

litia karbonato + 2 akvo 2 litia hidroksido + karbonata acido

Reakcio 2

litia karbonato + sulfata acido karbonata acido + litia sulfato

Reakcio 3

  • Preparado de litia butanato per acida interŝanĝo inter litia karbonato kaj buterata acido:

litia karbonato + 2 buterata acido 2 litia butanato + karbonata acido

Reakcio 4

litia karbonato + 2 metanolo +[H] metila karbonato + 2 litia hidroksido

Reakcio 5

  • Malkomponado de la litia karbonato

litia karbonato varmo litia oksido + karbona duoksido

Reakcio 6

2 litia karbonato + 2 kloramino 2 litia klorido + 2 karbona duoksido + 2 Okazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: + nitrogeno

Reakcio 7

litia karbonato + 2 klorida acido [OH]2 litia klorido + karbonata acido

Ŝablono:Div col end

Literaturo

Ŝablono:Projektoj