Virialo

El testwiki
Revizio de 17:46, 20 nov. 2020 fare de imported>Charp238 (Historio)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Ne konfuzu En mekaniko, la virialo[1] estas fizika kvanto, kiu estas la produto de la elorigina komponanto de la forto kaj la distanco al la origino. Laŭ la viriala teoremo, la virialo estas, tempe mezume, proporcia al la kineta energio.[2]

Difino

En fizika asistemo, supozu ke la fortodenso (mezurita en neŭtono – inversa kubmetro) aganta sur korpo estas 𝐟(𝐫). Do, la virialo sur la sistemo difiniĝas jene:

virialo=𝐟(𝐫)𝐫d3𝐫.

Se la sistemo estas pli bone priskribata kiel sistemo de N partikloj, ĉe 𝐫i, kaj la forto sur partiklo i estas 𝐅i, do

virialo=i=1N𝐅i𝐫i.

Tial, la mezurunuo de virialo estas la neŭtono-metro.

Propraĵoj

Konsideru sistemon de partikloj kunigitaj per potencialaj fortoj. Do, la viriala teoremo asertas ke la virialo, se mezumita tra tempo, egalas la negativaĵon de la duoblo de la laŭtempa mezumo de la kineta energio. Formule,

i=1N𝐅i𝐫i=2T.

En la ĉi-supra ekvacio,

  • T=12i=1Nmi𝐫˙i2 estas la kineta energio de la sistemo.
  • X(t) signifas la laŭtempan meznombron de tempo-dependa kvanto X(t).

Historio

La virialo estis difinita de Rudolf Clausius en 1870.[3] La termino virialo devenas de la latina Ŝablono:Lang “forto, energio”.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj