Spinoro

El testwiki
Revizio de 12:30, 14 nov. 2023 fare de imported>LiMrBot (+Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En fiziko kaj matematiko, spinoro estas elemento de speciala prezento de la spina grupo, kiu estas duobla kovro de la speciala orta grupo. En fiziko, spinoraj kampoj priskribas fermionojn.

Difino

Konsideru la n-dimensian specialan ortan grupon SO(n). Do, ekzistas kanonan duoblan kovran grupon, la spinan grupon Spin(n). La (Diraka) spinoro estas kompleksa grupa prezento de la spina grupo Spin(n) de dimensio 2n/2. Konkrete, en n dimensioj, konsideru la Dirakajn matricojn γμ, kiuj estas prezento de la alĝebro de Clifford Cl(n):

{γμ,γν}=2δμν(μ,ν{1,,n}).

La Dirakaj matricoj estas kompleksaj kvadrataj matricoj de grando 2n/2×2n/2. Do, la elementoj de la alĝebro de Clifford de grado 2 formas alĝebron de Lie izomorfan al la spinan alĝebron:

Cl2(n)𝔰𝔬(n).

Tiuj respondas al la matricoj de la formo

γμν=γμγνγνγμ.

per tiuj, la alĝebro de Lie 𝔰𝔬(n) agas sur la kompleksa vektora spaco 2n/2 jene:

Rψ=iμ,ν=1nRμνγμνψ(R𝔰𝔬(n),ψ2n/2).

Tiel, 2n/2 estas unita prezento de la spina grupo Spin(n). Elemento de tiu prezento nomiĝas (Diraka) spinoro.

La ĉi-supra konstruo de Dirakaj spinoroj ne dependas de la metrika signumaro. En specifaj dimensioj kaj signumaroj, oni povas malkomponi la Dirakan spinoron en pli malgrandajn spinorajn prezentojn.

Propraĵoj

Simile al la vektora kaj tensoraj prezentoj de la orta grupo, kiuj difinas vektorajn kampojn kaj tensorajn kampojn, oni povas difini spinorajn kampojn. En unitaj kvantumaj kampaj teorioj, kiuj respektas la simetrion de Poincaré, la spina-statistika teoremo garantias, ke fermionaj partikloj respondas al tiuj prezentoj de la orta (Lorentz-a) grupo, kiuj estas tensora produto de spinora kaj tensora prezentoj; la plej ofta kazo estas tio de spino ½, por kiu la kampo estas simple spinora kampo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj