Universala kvantizanto

El testwiki
Revizio de 13:15, 6 dec. 2023 fare de imported>LiMrBot (+Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je predikata logiko, la universala kvantizanto[1] estas kvantizanto, kiu signas ke ĉiu ajn valoro de la kvantizita variablo en la diskursa universo plenumas la kvantizitan formulon. La signo de la universala kvantizanto estas ∀.

Difino

La sintakso

x:ϕ(x)

signifas ke, por ajna valoro de x en la diskursa universo, la formulo ϕ(x) estas valida. Ekzemple, se 1 estas en la diskursa universo, do la formulo ϕ(1) validas; simile ϕ(2), ϕ(1), ktp.

Kelkfoje, oni povas limigi la eblajn valorojn de x per la jena sintakso:

xS:ϕ(x)

La ĉi-supro signifas, ke la formulo ϕ(x) estas valida, se x apartenas al la aro aŭ klaso S. Alivorte, ĝi estas ekvivalenta al la ĉi-suba formulo:

x:(xSϕ(x)).

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj