Hausdorff-a spaco

El testwiki
Revizio de 14:09, 13 apr. 2020 fare de imported>Moldur
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En topologio, Hausdorff-a[1] spaco estas topologia spaco, kies paroj de punktoj estas apartigeblaj per ĉirkaŭaĵoj.

Difino

Se X estas topologia spaco, du punktoj x,yX estas apartigeblaj per ĉirkaŭaĵoj se ekzistas malfermitaj subaroj U,VX tiaj ke xU kaj yV kaj UV=.

La apartiga aksiomo de Hausdorff[2] estas la kondiĉo, ke ĉiu paro de malsamaj punktoj estu apartigebla per ĉirkaŭaĵoj. Topologia spaco plenumanta la apartigan aksiomon de Hausdorff estas Hausdorff-a spacoT2-spaco.

Ekzemploj

Preskaŭ ĉiu nature aperanta spaco en matematiko estas Hausdorff-a. Ĉiu CW-komplekso estas Hausdorff-a.

Historio

La koncepto nomiĝas laŭ la germana matematikisto Felix Hausdorff Ŝablono:Prononco, kies koncepto de topologia spaco (en 1914) inkluzivis ĉi tiun apartigan aksiomon kiel parton de la difino.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: frakt/o “ne nepre entjera Hausdorff-a dimensio”
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: topolog/i/o “la plej gravaj topologiaj spacoj plenumas la apartigan aksiomon de Hausdorff.”