Koŝia ĉefa valoro

El testwiki
Revizio de 21:31, 7 okt. 2020 fare de imported>Filozofo (Lingva korekteto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Polurinda En matematiko, la koŝia ĉefa valoro de certa nepropra integralo estas difinita kiel

  • la finia nombro
limε0+[abεf(x)dx+b+εcf(x)dx]
kie b estas punkto je kiu la konduto de la funkcio f estas tia ke
abf(x)dx=±
por ĉiu A < b kaj
bcf(x)dx=
por ĉiu c > b (unu signo estas "+" kaj la alia estas "−").

  • la finia nombro
limaaaf(x)dx
kie
0f(x)dx=±
kaj
0f(x)dx=
(denove, unu signo estas "+" kaj la alia estas "−").

En iuj okazoj necesas pritrakti samtempe kun specialaĵoj ambaŭ je finia nombro b kaj je malfinio. Ĉi tiu estas kutime farata per limigo de la formo

limε0+b1εbεf(x)dx+b+εb+1εf(x)dx.

Skribado

La koŝia ĉefa valoro de funkcio f povas skribita per kelkaj notacioj, depende de la aŭtoroj. Ĉi tiuj sed ne nur variantoj estadas:

PVf(x)dx, P, P.V., 𝒫, Pv, (CPV) kaj V.P..

Ekzemploj

Konsideru la diferencon de valoroj de du limigoj:

lima0+(1adxx+a1dxx)=0
lima0+(1adxx+2a1dxx)=loge2

La antaŭa estas la koŝia ĉefa valoro de la malbone difinita esprimo

11dxx

Simile,

limaaa2xdxx2+1=0

sed

lima2aa2xdxx2+1=loge4

La antaŭa estas la ĉefa valoro de la alia malbone difinita esprimo

2xdxx2+1

Ĉi tiuj patologioj ne afliktas lebego-integraleblaj funkcioj, tio estas, funkcioj la integraloj de kies absolutaj valoroj estas finiaj.