Lenjano
Ŝablono:Informkesto urbo de Italio Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de Ŝablono:WikidataLoĝantaroDato en la komunumo vivis Ŝablono:Unuo.
Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.
Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.
Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.
Geografio
Teritorio
Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo[1]. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.
La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a[2]. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003[3].
Klimato
Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G [4]. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la Ŝablono:GdC kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento[5]. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.
La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ Ŝablono:GdC kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol Ŝablono:GdC. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro[6][7][8][9].
Socio
Demografia evoluo
Etnioj
Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001[10], preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro[10].
| Deveno de la fremduloj (Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006[11]) | |
| Ŝablono:Albanio | 951 |
| Ŝablono:Maroko | 390 |
| Ŝablono:Ekvadoro | 335 |
| Ŝablono:Ĉinio | 280 |
| Ŝablono:Peruo | 228 |
| Ŝablono:Rumanio | 167 |
| Ŝablono:Tunizio | 150 |
| Ŝablono:Senegalo | 149 |
| Ŝablono:Pakistano | 99 |
| Ŝablono:Filipinoj | 87 |
| Ŝablono:Ebur-Bordo | 84 |
| Ŝablono:Ukrainio | 73 |
| Ŝablono:Bangladeŝo | 71 |
| Ŝablono:Brazilo | 65 |
| Ŝablono:Srilanko | 60 |
| Ŝablono:Bulgario | 58 |
| Ŝablono:Salvadoro | 55 |
| Ŝablono:Domingo | 54 |
Religio
La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.
Kulturo
Himno de la urbo
Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993)[12]:
Homoj rilataj al Lenjano
- Futbalisto Matteo Darmian
Vizitoj de famuloj
- Karlo Boromeo (1570)[13]
- Jozefo la 2-a (18-a jarcento)[14]
- Napoleono (1805)[15]
- Giuseppe Garibaldi (16-a de junio 1862)[16]
- Benito Mussolini (5-a de oktobro 1924 kaj 4-a de oktobro 1934)[15]
Tekstaro
- Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri, Profilo storico della città di Legnano, 1984 , Edizioni Landoni.
- P. Di Maio, Lungo il fiume. Terre e genti nell'antica valle dell'Olona, 1998, Ed. Museo civico Sutermeinster.
- Variaj aŭtoroj, Il Castello di Legnano. Fascino e suggestione di una testimonianza storica, 1991, Ed. Museo civico Sutermeinster.
- Giorgio Vecchio, Nicoletta Bigatti, Alberto Centinaio, Giorni di guerra. Legnano 1939-1945, 2001, Eo Ipso.
- Giorgio Vecchio, Gianni Borsa, Legnano 1945 -2000. Il tempo delle trasformazioni, 2001, Nomos Edizioni.
- Luigi Marinoni kaj Vittoriano Ferioli, Legnano e la Resistenza, 2006, Komunumo de Legnano.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ Ŝablono:It La Vita in Città: dialetto Ŝablono:Webarchiv, legnano.org
- ↑ Ŝablono:It Legnano: Clima e Dati Geografici, comuni-italiani.it
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Ŝablono:Pdf Ŝablono:Citaĵo el gazeto
- ↑ Ŝablono:En Medie climatiche 1961-1990 Ŝablono:Webarchiv
- ↑ Ŝablono:It Dati climatologici medi
- ↑ Ŝablono:It Tabelle e grafici climatici
- ↑ Ŝablono:It Tabella dei venti
- ↑ 10,0 10,1 Ŝablono:Citaĵo el la retoŜablono:404
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ "La Martinella" n°5 - periodaĵo de Famiglia Legnanese
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ 15,0 15,1 Ŝablono:Citlibro
- ↑ Memortabulo en Largo Franco Tosi 9