Gregory-metodo

El testwiki
Revizio de 19:03, 13 mar. 2023 fare de imported>Taylorbot ("inter alie"->"interalie" "enloĝanto"->"loĝanto" "konte"->"kunte" "Ŝ:Traduko"->"Ŝ:tradukita" | t=464 su=16 in=16 at=16 -- only 84 edits left of totally 101 possible edits | edr=000-0010(!!!) ovr=010-1111 aft=000-0010)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Gregory-metodo, ankaŭ konata kiel Senata regulo pro ties uzo en la balotoj por la Irlanda Senato, estas metodo por transdoni la kromvoĉojn de la elektitaj kandidatoj kiuj superas la elektiĝkvoton en la balotsistemo konata kiel Unuopa transdonebla voĉdono . La metodo estas kreita de la melburna matematikisto J.B. Gregory en 1880. Kompare al aliaj metodoj (ekz. Hare kaj Cincinnati), en la Gregory-metodo ne estas hazardo kaj anstataū transdoni plenvalore frakcion el la voĉaro, oni transdonas ĉiujn voĉojn frakcivalore.

Formulo

Valoro de la kromvoĉtransdono=(Entuta valoro de la voĉoj por la kandidatoKvotoEntuta valoro de la voĉoj por la kandidato)×Valoro de ĉiu voĉo

Uzo

En la Irlanda Respubliko, la Gregory-metodo estas uzata nur en la Senato, tamen en Nord-Irlando ekde 1973, ĝi estas uzata en ĉiuj STV-balotoj, kie balotoj povas ampleksi ĝis 7 frakciaj transdonoj (en elektoj por la distriktaj konsilantaroj) kaj ĝis 700,000 kalkulendaj voĉoj (en la Eūropaj balotoj).

Ekzemplo

Estas elekto por tri lokoj kaj kvin kandidatoj: Andreo, Bruno, Cezaro, Ĉarloto kaj Denizo. 100 homoj voĉdonas jene:

18 Voĉoj 18 Voĉoj 23 Voĉoj 18 Voĉoj 14 Voĉoj 9 Voĉoj
1-a Andreo Andreo Bruno Cezaro Ĉarloto Denizo
2-a Cezaro Ĉarloto Ĉarloto Denizo Andreo Cezaro
3-a Ĉarloto Cezaro Denizo Bruno Cezaro Ĉarloto
4-a Bruno Denizo Andreo Andreo Denizo Bruno
5-a Denizo Bruno Cezaro Ĉarloto Bruno Andreo

La Droop-kvoto estas 1003+1+1=26.

Unuaronde Andreo ricevas 36 voĉojn kaj estas elektita kun 10 kromvoĉoj.

El tiuj 36 voĉoj, en 18 Cezaron estas la dua preferenco kaj en aliaj 18 Ĉarloto.

Konsiderante ke la kvoto estas 26, ambaŭ Cezaro kaj Ĉarloto ricevas 362636×18=518×18=5 kromvoĉojn.

Do Cezaro atingas 23 voĉojn kaj Ĉarloto 19.

Duaronde Denizo havas malplej da voĉoj do li estas malelektita kaj liaj 9 voĉoj transdoniĝas al Cezaro.

Triaronde Cezaro havas 32 voĉojn kaj estas elektita kun 6 kromvoĉoj.

El tiuj 32 voĉoj: - 18 voĉoj estis dekomence por Cezaro; ilia sekva prefero estas Bruno (Denizo estis jam malelektita). - 9 voĉoj estis transdonita de Denizo; ilia sekva prefero estas Ĉarloto. - 5 voĉoj estis kromvoĉoj transdonitaj de Andreo (el la originaj 18 voĉoj kun Cezaro kiel dua prefero); ilia sekva prefero estas Ĉarloto.

Do konsiderante ke la kvoto estas 26:

  • Bruno ricevas 322632×18=316×18=3,375 kromvoĉojn el Cezaro.
  • Ĉarloto ricevas 322632×9=316×9=1,6875 kromvoĉojn el Cezaro (koresponde al la 9 origine por Denizo).
  • Ĉarloto ricevas 322632×5=316×5=0,9375 kromvoĉojn el Cezaro (koresponde al la 5 kromvoĉojn ricevitaj de Andreo). Konsiderante ke temis pri 18 voĉoj origine por Andreo, eblas kalkuli la kromvoĉojn laŭ la sekva formulo kun la faktoroj de ambaŭ transdonoj: 322632×362636×18=316×518×18=0,9375.

Sekve fine Bruno atingas 26,375 voĉojn, do li estas elektita, dum Ĉarloto kun 21,625 ne estas elektita.

Rondo 1 Rondo 2 Rondo 3 Rondo 4
Andreo 36 26 26 26 Elektita en la 1-a rondo
Bruno 23 23 23 26,375 Elektita en la 4-a rondo
Cezaro 18 23 32 26 Elektita en la 3-a rondo
Ĉarloto 14 19 19 21,625 Malelektita en la 4-a rondo
Denizo 9 9 0 0 Malelektita en la 2-a rondo