Vinila klorido

El testwiki
Revizio de 01:40, 7 dec. 2024 fare de imported>InternetArchiveBot (Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.9.5)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Vinila klorido
vinila klorido
Plata kemia strukturo de la Vinila klorido
vinila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Vinila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kloroetileno
  • Kloroeteno
  • Etileno unuklorido
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 75-01-4
ChemSpider kodo 6098
PubChem-kodo 6338
Merck Index 15,10191
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, brulema gaso kun agrabla dolĉeca odoro
Molmaso 62,496 g·mol−1
Denseco 0,9106g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC
Solvebleco Akvo:2,7 g/L
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R12 R45
Sekureco S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Vinila kloridoC2H3Cl estas organoklorhava kombinaĵo, ankaŭ konata kiel la unu-mero de la polivinila kloridokloroeteno, senkolora, brulema, toksa, karcinomogena gaso kun agrabla dolĉeca odoro, solvebla en akvo kaj tre uzata en la tuta mondo. En la atmosfero, ĝi estas liberigita de la kemiaj industrioj kaj formiĝas per disrompo de aliaj kloraj solvantoj. Ĝi estas polucianto de la atmosfero kaj eble estas malpurigaĵo de la akvo-provizejoj.

Klorido de vinilo estas stabila substanco en normalaj kondiĉoj, tamen ĝi malkomponiĝas sub altaj temperaturoj. Ĝi trovatas en la likva formo kiam konservata sub altaj premoj aŭ malaltaj temperaturoj. Vinila klorido posedas mildan dolĉecan odoron, kiu estas perceptebla sub koncentriĝoj je 3000 ppm en la atmosfero. Tamen, la odoro estas nenio rilate al preventado kontraŭ troa ekspozicio.

Multaj personoj ekgustas vinilan kloridon en la trinkakvo ĉe koncentriĝo je 3,4 ppm. Likva vinila klorido rapide vaporiĝas. Vinila klorido en akvo aŭ sursojle facile vaporiĝas se ĝi estas ĉe la surfaco. En la aero ĝi malkomponiĝas en la daŭro de kelkaj tagoj, rezultante en formado de sennombraj aliaj kemiaĵoj inklude de klorida acido, formaldehido kaj karbona duoksido.

Historio

Vinila klorido estis unue produktita en 1835 de la germana kemiisto Justus von Liebig (1803-1873) kaj lia franca lernanto Henri Victor Regnault (1810-1878). Ili estigis vinilan kloridon per traktado de 1,2-dukloroetileno kun solvaĵo de kalia hidroksido en etanola medio.

En 1912, la germana kemiisto Fritz Klatte (1880-1934), kiu tiam laboradis por kompanio Griesheim-Elektron, patentis manieron produkti vinilan kloridon ekde la acetileno kaj klorida acido uzante hidrargan kloridon kiel katalizilon. Kvankam ĉi-procezo estis vaste uzata dum la jardekoj 1930 kaj 1940 en la Okcidento, ĝi estis anstataŭita per pli malaltkostaj procezoj surbaze de la etileno en Usono kaj Eŭropo. Ĝi konserviĝas kiel la ĉefa produktado en Ĉinio.

Sintezoj

Ŝablono:Div col

Sintezo 1

  • Preparado per traktado de 1,1-dukloroetileno kaj kalia hidroksido en alkohola medio:

1,1-dukloroetileno+natria hidridovinila klorido+kalia klorido

Sintezo 2

  • Preparado per interagado de la etileno kaj kloro:[2] Procedoj surbaze de acetileno estis disvolvitaj en la jardeko 1930 kaj estas pli koncizaj, tamen pro tio ke acetileno estas pli altkosta ol etleno, ĉi-procedoj estas uzataj multe malpli ol surbaze de etileno

etileno+klorovinila klorido+klorida acido

Sintezo 3

vinila alkoholo+klorovinila klorido+hipoklorita acido

Sintezo 4

1,2-dukloroetano500oC600oCvarmovinila klorido+klorida acido

Sintezo 5

  • Preparado per traktado de 1,2-dukloroetileno kaj kalia hidroksido en alkohola medio:

1,2-dukloroetileno+kalia hidroksidovinila klorido+kalia klorido

Ŝablono:Div col end

Reakcioj

Ŝablono:Div col

Reakcio 1

  • Preparado de 1,1-dufenila etano en ĉeesto de aluminia klorido:

2benzeno+vinila klorido1,1-dufenil-etano+klorida acido

Reakcio 2

vinila klorido+natria acetatovinila acetato+natria klorido

Reakcio 3

  • Preparado de dumetilamino en ĉeesto de natria hidrarga amalgamo:

vinila klorido+amoniakodumetilamino+klorida acido

Reakcio 4

  • Preparado de la Reakciaĵo de Grignard:

vinila klorido+magneziovinil-magnezia klorido

Reakcio 5

  • Preparado de la vinil-tiofeno:

vinila klorido+tiofeno-magnezia klorido2-vinil-tiofeno+magnezia klorido

Reakcio 6

  • Polimerizo de la vinila klorido:

sintezo de polivinila klorido

Ŝablono:Div col end

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Portalo Ŝablono:Kloridoj Ŝablono:Bibliotekoj