Fulereno

El testwiki
Revizio de 10:47, 21 okt. 2024 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fulerenoj estas speciala grupo de makromolekuloj, kiuj konstruiĝas senescepte (nur) el karbonatomoj kaj kiuj montras la formulon de C2n. Ili prezentas la trian elementan modifaĵon de karbono (krom diamanto kaj grafito). La unua publikaĵo pri fulerenoj aperis la 14-an de novembro en 1985 en la gazeto Nature. La malkovristo estis Robert F. Curl juna (Usono), Sir Harold W. Kroto (Anglio) kaj Richard E. Smalley (Usono), kiuj ricevis pro tio en 1996 Nobel-premion pri kemio. La plej konataj kaj stabilaj reprezentantoj havas la kemian formulon C60, C70, C76, C80, C82, C84, C86, C90, C94. La plej forte esplorita fulereno estas C60, kiun oni nomis post arkitekto Buckminster Fuller Buckminster-fulereno (Bakminster-fulereno) , ĉar ĝi similas al la de li konstruita geodezia kupolo. Ĝi konsistas el 12 kvinanguloj kaj 20 sesanguloj. Ĉar futbalpilko havas similan strukturon, oni ofte nomas ĝin futbala molekulo.

bildo 1: strukturo de C60
bildo 2: futbalpilko kiel modelo por C60-fulerena molekulo

Produkto

Oni vaporigas grafiton sub protekta gaso, per rezista hejtado aŭ per lumarko. Tiel estiĝas karbonmolekuloj kiel C2, C4 kaj C6 kiuj ĉe malvarmiĝo kuniĝas al pli granda unuo. En la fulgo, kiu postrestas la malvarmiĝon, troviĝas fulerenoj kaj eĉ karbonaj nanotuboj. Oni povas apartigi la fulerenojn per kromatografio.

Ecoj

La fulerenoj estas brun-nigraj pulvoroj kun metala brileto. Ili solviĝas en organikaj solvenzoj kun karakteriza koloriĝo. La fulereno disfalas en aero malrapide al grafito.

Strukturo kaj stabileco

Ĉiu konata fulereno konsistas el 12 kvinanguloj, kiuj diferenciĝas unu de la alia je nombro de la sesanguloj.

C60 havas ikozoederan simetrion. La fulerenoj kun pli ol 60 C-atomoj perdas pli kaj pli la kugloformon kaj ekz. C70 formas jam elipsoidon.

La stabileco de fulereno estas la plej granda, se

  • la kvinanguloj ne najbaras unu la alian, sed ilin ĉirkaŭas nur sesanguloj (kvinangula regulo),
  • la aromata karaktero estas grava (aromateco),

Reakcioj de C60

Per aldonaj reakcioj, kelkaj C-atomoj povas anstataŭiĝi per aliaj atomoj (ekz. C59N) aŭ la fremdaj atomoj penetras la fulerenon (X@Cn, kie X signifas la internan atomon).

C60 havas kavon kun diametro de 700 pm, en kiu povas situi metalaj aŭ nemetalaj atomoj (ekz. He@C60, kiu estiĝas se oni forvaporigas la grafiton en He-atmosfero).

Aliaj tipoj:

  • C60F60
  • MC60, M2C60 kaj M3C60 (M = Na, K)
  • KC60 kristaliĝas en natrioklorida krado
  • en K3C60 troviĝas C603-anjono kaj formas kuban kradon; K+ estas enkostruita ĉe la tetraedraj kaj oktaedraj truoj. K3C60 estas alt-temperatura suprakondukanto.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Bibliotekoj