Kvaredra nombro

El testwiki
Revizio de 02:33, 22 mar. 2018 fare de imported>Dario Aralezo (Pruvo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Regula kvaredro, kun latero longa je 5 globetoj enhavas 35 globetojn. Estas 5 tavoloj, kaj ĉiu konsistas el la respektiva triangula nombro da globetoj.

Kvaredra nombro, aŭ triangula piramida nombro, estas figuriga nombro kiu prezentas regulan kvaredronpiramidon kun triangula bazo kaj tri triangulaj flankoj.

La sinsekvo de kvaredraj nombroj Kn por n=1,2,3, komenciĝas tiel:

1, 4, 10, 20, 35, 56, 84, 120, 165, 220, 286, 364, 455, 560, 680, 816, 969, … — estas la sinsekvo Ŝablono:OEIS.

Formulo

La triangulo de Pascal

Formulo por n-a kvaredra nombro estas:

Kn=n(n+1)(n+2)6.

Ankaŭ la formulon oni povas esprimi per binoma koeficiento:

Kn=(n+23).

En n-a linio (komence de la 3-a) de la triangulo de Pascal, la 4-a nombro (de la komenco aŭ de la fino de la linio) estas Kn2, t. e. la (n2)-a kvaredra nombro.

Pruvo

La formulo de la n-a triangula nombro estas:

Tn=n(n+1)2.

Ni pruvu per indukto:

La bazo de la indukto

K1=1=1236.

La paso de la indukto

Kn+1=Kn+Tn+1=n(n+1)(n+2)6+(n+1)(n+2)2=(n+1)(n+2)(n+3)6.

Ecoj

  • La n-a kvaredra nombro estas la sumo de la n unuaj triangulaj nombroj
Kn=T1+T2++Tn.
K1=12=1;
K2=22=4;
K48=1402=19600.
  • Ekzistas nur kvin kvaredraj nombroj kiuj samtempe estas triangulaj (la sinsekvo Ŝablono:OEIS):[1]
K1=T1=1;
K3=T4=10;
K8=T15=120;
K20=T55=1540;
K34=T119=7140.

Por tiuj nombroj ĝustas sekva egalaĵo:

Kn=n(n+1)(n+2)6=m(m+1)2=Tm.

(Se oni rigardas la nombron 0 kiel K0 do ankaŭ ĝi estas kaj perfekta kvadrato kaj triangula nombro).

  • Oni povas rimarki ke:
K5=K4+K3+K2+K1.
  • Pareco de la kvaredraj nombroj ripetas laŭ la sekva ciklo: nepara-para-para-para (estas evidente el la formulo).
n=11Kn=n=16n(n+1)(n+2)=32.

Mult-dimensia ĝeneraligo

Kiel mult-dimensia ĝeneraligo de la triangulaj kaj kvaredraj nombroj oni povas rigardi kvanton da k-dimensiaj sferoj, kiujn oni povas paki en k-dimensian regulan simplaĵon. Por k-dimensia spaco n-an nombron oni povas kalkuli per la formulo:

Tn(k)=i=0k1(n+i)k!.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

  1. Kvaredraj nombroj en la paĝaro MathWorld (angle).