Duopa rilato

El testwiki
Revizio de 02:38, 15 jun. 2022 fare de imported>Filozofo (Alĝustigis ligon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la logiko, duopa rilatoduvalenta rilato estas rilato, kiu rilatigas du elementojn. Ekzemploj en matematiko estas "esti pli granda ol", "egali" aŭ "esti subaro de"; ekzemploj de la ĉiutaga vivo estas "esti pli aĝa ol" aŭ "esti la filo de". Gravas ke por ĉiu duopo estas difinite, ĉu ili rilatas aŭ ne; ne eblas "ioma rilato".

Oni povas formaligi tiun koncepton pere de la aro-teorio: Duopa rilato super la aroj X1, X2 estas subaro de la kartezia produto X1×X2. Tiun subaron oni ankaŭ nomas grafeo, do laŭ ĉi tiu difino la rilato estas identigita kun sia grafeo. Se R estas rilato, oni kutime skribas R(x1,x2) anstataŭ skribi (x1,x2)R.