Rilato (logiko)

El testwiki
Revizio de 02:41, 15 jun. 2022 fare de imported>Filozofo (Alĝustigis ligon)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la logiko, n-opa rilato estas ĝeneraligo de la koncepto de duopa rilato. Tio signifas ke por ĉiu n-opo, estas difinite ĉu la elementoj en la n-opo interrilatas laŭ tiu rilato aŭ ne.

Oni povas formaligi tiun koncepton pere de la aro-teorio: Rilato super la aroj X1, ..., Xn estas subaro de la kartezia produto X1×...×Xn. Tiun subaron oni ankaŭ nomas grafeo, do laŭ ĉi tiu difino la rilato estas identigita kun sia grafeo. Se R estas rilato, oni kutime skribas R(x1,x2,) anstataŭ skribi (x1,x2,)R.