Izopulegono

El testwiki
Revizio de 22:04, 27 aŭg. 2024 fare de imported>Claudio Pistilli
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

Izopulegono
Izopulegono
Plata kemia strukturo de la
Izopulegono
Izopulegono
Tridimensia kemia strukturo de la Izopulegono
Izopulegono troviĝas en la Mentha piperita.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Cikloheksanono
  • p-Ment-8-en-3-ono
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 17882-43-8
ChemSpider kodo 31884
PubChem-kodo 34645
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo[1]
Molmaso 152,237g mol−1
Denseco 0,921g/cm−3
Bolpunkto 235 °C
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo 80 °C
Solvebleco Akvo:0,3 g/L
Mortiga dozo (LD50) 790 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

IzopulegonoC10H16O estas nature okazanta kemia kombinaĵo ekstraktita el esencoleoj el pluraj planto-variaĵoj tiaj kiaj Nepeta cataria, Mentha piperita, Mentha pulegium, krom aliaj. Ĝi klasiĝas kiel monoterpeno[2], estas senkolora oleeca likvaĵo, nesolvebla en akvo, sed solvebla en etanolo, kun agrabla odoro simile al katario, pipromento kaj pulegio. Ĝi estas uzata en la fabrikado de parfumoj, tualetsapoj kaj ŝampuoj. Ankaŭ ĝi estas uzata kiel komponaĵo insektoforpuŝanta kaj en la sintezo de la mentolo. Ĝi ankaŭ estas uzatas por la traktado de parazitoj kaj posedas antihelmintajn proprecojn.

Izopulegono estas malutila por la sano. Ĝi iritas la digestan vojon, sed ankaŭ la haŭton kaj mukozojn. Izopulegono povas kaŭzi kramfojn, acidozon kaj kolikojn. Ĝi pruviĝis toksa ĉe ratoj se konsumita en grandaj kvantoj. Per interagado kun acetata acido, izopulegolo donas izopulegilan acetaton, substancon senkoloran dolĉecan kun mentosimila odoro. Izopulegila acetato[3] ankaŭ estas uzata kiel gustigagento kaj posedas antimikrobajn proprecojn. Krom la izopulegila acetato, buterataj, propanoataj, valerataj, kaproataj, kaprilataj, pelargonataj, kaprataj, laŭrataj kaj miristataj esteroj ankaŭ estas disponeblaj.[4]

Reakcioj

Reakcio 1

  • Izopulegono estiĝas per oksidiga cikligo de la citronelalo:

citronelalo 2[H] izopulegono

Reakcio 2

  • Preparado de izopulegolo per reduktado de izopulegono:

izopulegono LiAlH4 izopulegolo

Reakcio 3

  • Preparado de izopulegila acetato per traktado de la izopulegolo kun acetata acido:

izopulegono H izopulegolo + acetata acido izopulegila acetato

Reakcio 4

  • Preparado de izopulegila izobuterato per traktado de la izopulegolo kun izobuterata acido:

izopulegono [H] izopulegolo + izobuterata acido izopulegila izobuterato

Reakcio 5

  • Preparado de p-cimeno per reduktado de izopulegono:

izopulegono LiAlH4p-cimeno + akvo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj