Magneta momanto

El testwiki
Revizio de 17:16, 19 jun. 2017 fare de imported>RG72 (Origino)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La magneta momanto m en fiziko estas vektora grando, kiu mezuras la intenson de magneta dupoluso.

Al magneta momanto en ekstera magneta kampo kun fluksdenso B agas la tordmomanto

M=m×B,

kiu turnas ĝin al la direkto de la kampo. Ĝia potenciala energio dependas de la angulo θ inter la direkto de la kampo direkto kaj la magneta momanto:

Epot=mBmBcosθ.

Gravaj ekzemploj estas la kompasonadlo kaj la elektromotoro.

La mezurunuo de la magneta momanto en la internacia sistemo de unuoj (SI) estas A·m2

Origino

La kurenta denseco ȷ(r) havas magnetan momanton
m=12d3r[r×ȷ(r)].
Por ebena volvaĵo el tio ĉi rezultas
m=IA,
kie A estas la areo ĉirkaŭfluata de I.
Ĉi-tio estas, en elektrotekniko la bazo por generatoroj, motoroj kaj elektromagnetoj.
  • Partikloj kun propra angula movokvanto (Spino) s havas magnetan momenton
m=γs.
γ estas nomata giromagneta interrilato . Ekzemploj estas elektronoj, kiuj per paraleligo de iliaj magnetaj momantoj, ekigas la feromagnetismon de la elementoj de la fera grupo kaj la raraj teroj .