Rabarbo-reumo

El testwiki
Revizio de 11:53, 20 okt. 2023 fare de imported>Cxaux-cxaux-bot (Lastaj sekcioj, anstataŭigis: {{Normdaten| → {{Bibliotekoj|, [[dosiero: → [[Dosiero: (7) per AWB)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Taksonomio Rabarbo aŭ laŭ latina scienca nomo Rabarbo-reumo (Rheum rhabarbarum), kaj pli precize ordinara rabarbo,[1] ankaŭ nomata legomrabarbokrispa rabarbo estas plantospecio el la familio de la Poligonacoj (Polygonaceae). La senŝeligitaj kaj nesenŝeligitaj folitigoj de tiu utilplanto estas kuirataj al kompoto.

Etimologio

freŝe plantita rabarboplanto
ŝosado en printempo

La nomo Rheum rhabarbarum originas de la mezlatina vorto rheu barbarum Rheum staras por radiko kaj barbarus por eksterlanda, fremda, ĉar la planto alvenis en Mezeŭropon el Azio.

floraro
detalo de floraro
fruktaro

Vegetaĵaj karakteroj kaj enhavosubstancoj

Rabarbo estas somerverda, plurjara herba planto.

Post la ĝermado la planto formas primaran radikon, kiu evoluas unue al karneca, dika pivottubero, kiu vivas nur mallonge. La primara tigo kreskas en la dua jaro al dika tubero kaj en la sekvantaj jaroj ankaŭ la flanktigoj dikiĝas kaj ekestas sekundaraj tuberoj. Kreskas dum la jaroj 25 ĝis 30 dikiĝintaj tigoj.

La planto formas dikajn, neregulajn rizomojn. La surfacaj partoj de la planto formortas dum aŭtuno. La reŝosado okazas dum la sekvanta printempo el la subgrundaj burĝonoj.

La baze staranta folirozedo konsistas el grandaj folioj kun dikaj folitigoj kaj grandega foliplato. La folitigo longas ĝis 70 cm kaj estas ĝis 5 cm larĝa. La folitigoj estas je la supra surfaco plataj havante akrajn eĝojn. Depende de la kultivaro la folitigo havas ruĝan koloron pro antocianoj. La folioj enhavas multe da malsaniga okzalata acido, la folirando estas iomete onda.

Generaj karakteroj

La planto floras de majo ĝis fino de junio. Por la ekflorado la planto bezonas malvarmastimulon (vernalizadon), de temperaturoj sub 10 °C daŭrantan 12 ĝis 16 semajnoj. La panikla floraro estas ĝis 2 m alta. La kremkoloraj floroj estas senpretendaj kaj plej ofte duseksaj. La fruktoj havas nur unu semon kaj estas triflugilaj akenoj. La semo havas grandecon de 7–10 mm oble 6–8 mm.

La kromosomnombro estas 2n=44.[2]

Origino kaj historio de la kultivado

Rabarbo devenas el Himalajo. Ekde la 11a jarcento la planto aperis kiel importaĵo el meza Azio aŭ Ĉinujo trans Persujo al Eŭropo. Ĝi estas unue uzata nur kiel medicina planto.[3] En la 16a jarcento rabarbo estis kultivata en Ruslando, de kie ĝi atingis en la 18a jarcento aliajn eŭropajn landojn. Ekde tiam ĝi estas kultivata en eŭropaj landoj. En la jaro 1937 rabarbo estis kultivata en Germanujo sur areo de 1700 hektaroj, en 1993 inter 350 kaj 400 hektaroj.

freŝe rikoltitaj rabarbaj folioj kun folitigoj

Kultivaroj

Kultivaroj distingiĝas antaŭ ĉio pro la interna kaj ekstera koloro de la folitigoj, la dikeco kaj la longeco de la tigoj. Konataj kultivaroj estas:

  • ‘Glaskin’s Perpetual’
  • ‘Timperley Early’
  • ’Holsteiner Blut’ (ruĝaj folitigoj)
en legomkesto

Uzado

La folitigoj estas senŝeligataj, tranĉataj kaj prilaborataj kiel frukto, kvankam temas pri legomo. Plej ofte oni faras el rabarbo konfitaĵojn kaj kompoton. Oni kovras per ĝi kukojn. Oni faras el rabarbo ankaŭ sukojn kaj fruktvinon. Rabarbo estas pro sia pikanta-acideca gusto kun malalta energienhavo relative ŝatata.

Enhavosubstancoj

La folitigoj enhavas averaĝe po 94,5 g da akvo por 100 g da manĝebla freŝa substanco. La 1,3 g karbonhidratoj konsistas el flukozo, fruktozo kaj amelo. Krome enestas 0,6 g da proteino, 0,1 g da graso kaj 3,2 g da fibroj. Jenaj mineraloj enestas en 100 g: 270 mg da kalio, 50 mg da kalcio, 25 mg da fosforo, 13 mg da magnezio kaj 0,5 mg da fero. La folitigoj enhavas jenajn vitaminojn: Vitamino C 10 mg, Vitamino A (karotinoj) 0,07 mg, vitamino B1 0,025 mg B2 0,030 kaj niacino 0,25 mg. La energienhavo estas 54 kJ (13 kcal).[4]

Decida por la gusto esta la fruktacidoj, antaŭ ĉio pom- kaj citronacido, en kombino kun sukero. Kultivaroj kun ruĝa interno enhavas malpli da fruktacidoj ol la verdaj kultivaroj. La kultivaro „Ras Versteeg“ enhavas ĉ. 1,5 g da pom- kaj 0,1 g da citron-acido por 100 g de manĝebla substanco.[4] En la folitigoj estas averaĝe 460 mg da okzalata acido por 100 g da freŝa substanco. Tiu relative alta enhavo kaŭzas ĉe homoj forkonsumadon de kalcio. Infanoj kaj homoj kun malsanoj de la reno kaj galo devas atenti tion.[4]

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Literaturo

  • Torkild Hinrichsen: Rhabarber, Rhabarber! Husum-Verlag, Husum 2003, ISBN 3-89876-102-9.
  • Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-5285-1.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Bibliotekoj

  1. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj FloraWeb
  2. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Oberdorfer2001
  3. Ruth Spranger: Meister Nikolaus von Frankenfurt und sein Rhabarber-Traktat. Eine Randnotiz zum ‚Breslauer Arzneibuch‘. In: Würzburger medizinhistorische Mitteilungen 17, 1998, S. 175–179; hier: S. 175.
  4. 4,0 4,1 4,2 Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-5285-1, S. 841–851.