Forceja gaso

El testwiki
Revizio de 21:39, 17 okt. 2024 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, +Bibliotekoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La forceja efiko de suna radiado sur la surfaco de la Tero kaŭzita de forcejaj gasoj

Forceja gaso estas atmosfera gaso, kiu sorbas kaj emisias radian energion de la infraruĝa spektro. Ĝi estas principa konsistigaĵo de la forceja efiko. La plej gravaj forcejaj gasoj sur Tero estas karbona dioksido (COA2), akvovaporo (HA2O), ozono (OA3), dinitrogenoksido (NA2O), kaj metano (CHA4), de kiuj karbona dioksido estas totale la plej granda kaŭzanto de temperatura ŝanĝo.

La plimulto de antropogenaj karbonaj dioksidaj emisioj devenas de brulado de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, petrolo, kaj natura gaso, kun aldonaj kontribuoj de senarbarigo, ŝanĝoj en uzado de tero, erozio de grundo kaj agrikulturo (inkluzive de brutaro).[1] La ĉefa fonto de antropogenaj metanaj emisioj estas besta agrikulturo, sekvata de fuĝemaj emisioj el gaso, nafto, karbo kaj aliaj industrioj, solida malŝparo, la produktado de rizo, ktp.

La nuna tutmonda varmiĝo estas la rezulto de la antropogena aŭ homfarita pliigo de forcejaj gasoj en la atmosfero[2][3][4][5].

Kombinaĵo kaj siaj efikoj

kombinaĵo formulo koncentriĝo en la atmosfero (ppm) kontribuo
akvovaporo kaj nuboj HA2O 10–50,000 36–72%  
karbona dioksido COA2 ~400 9–26%
metano CHA4 ~1.8 4–9%
ozono OA3 2–8 3–7%  

Fontoj de forcejaj gasoj

Besta agrikulturo reprezentas 14.5% de la tuta kvanto de antropogenaj emisioj ĉiujare laŭ la Unuiĝintaj Nacioj.[6] La plimulto de emision de besta agrikulturo devenas el bovaĵo kaj laktaĵo, 41% kaj 20% respektive. 44% de brutaraj emisioj estas metono, kiu estas unu el la pli fortaj emisioj, sed ĝi daŭras en la atmosfero malpli longe ol karbona dioksido.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Bibliotekoj