Natria metoksido
Natria metoksido, metoksido de natrio aŭ CH3NaO estas kemia komponaĵo de natrio kaj metoksido aŭ metila oksido, senkolora aŭ blanka solidaĵo, kiu formiĝas per senprotonigo de metanolo, vaste uzata kiel kemia reakcianto en industrio kaj laboratorio. Ĝi estas ekstreme kaŭstika bazo.
Sintezo
La reakcio estal tiel ekzoterma (varmoeliga) tiel ke sparkado eblas. La rezulta solvaĵo, kiu estas senkolora, ofte uzatas kiel fonto de natria metoksido, sed la pura substanco eblas izoli per vaporigado sekvata de varmigo por forigi la reziduan metanolon. La solido kaj specife ĝiaj solvaĵoj povas absorbi karbona duoksido en la aero, tiel malpliigante la efikecon de la bazo. En la solida formo, natria metoksido estas polimera, kun centraj natriaj jonoj po unu ligita al kvar oksigenatomoj.
Reakcioj
- Natria metoksido reakcias kun akvo:
- Natria metoksido reakcias kun acidoj:[2]
- Natria metoksido reakcias kun karbonata acido donante natrian karbonaton[3]:
- Anhidra hidroksilamino plej bone estiĝas per aldonaĵo de solvaĵo da natria metoksido kaj metil-alkoholo:[4]
La precipitaĵo de natria klorido estas forfiltrita, kaj la filtraĵo estas distilita sub reduktita premo kie la metil-alkoholo distilas sekvata de la hidroksilamino.
Uzoj
Natria metoksido uzatas kiel komencanto por anjonaldona polimerigo kun etilena oksido, estigante polieteron kun alta molekula pezo. Biofuelo prepareblas ekde vegetalaj oleoj kaj bestaj grasaĵoj, tio estas, trigliceridoj de grasacidoj, per transesterigo kun metanolo por doni metilajn esterojn de grasacidoj. La transformado estas katalizita de natria metoksido.
Literaturo
- Sigma Aldrich
- Cameo Chemicals
- Chemical Book
- Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj
- Combined Compendium of Food Additive Specifications: Analytical methods ..., Joint FAO/WHO Expert Committee on Food Additives
- Reagent Chemicals: Specifications and Procedures : American Chemical Society ...Ŝablono:404, American Chemical Society, Committee on Analytical Reagents
- The International Pharmacopoeia, Volume 1, World Health Organization
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio
Referencoj
Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Chemical Book
- ↑ Invitation to Organic Chemistry, Alyn William Johnson
- ↑ Pharmaceutical Drug Analysis, Ashutosh Kar
- ↑ A Text Book of Inorganic Chemistry, Anil Kumar De