Natria azido
Natria azido, azido de natrio aŭ NaN3 estas neorganika kombinaĵo el nitrogeno kaj natrio, senkolora salo, gasestiganto en multaj aersakaj sistemoj. Ĝi estas deirpunkto por preparado de aliaj azidaj komponaĵoj, ĉi jona substanco estas alte akvosolvebla kaj tre serioze toksa. Ĝiaj solvaĵoj enhavas minimumajn kvantojn da HN3, kiel priskribita laŭ la sekva ekvilibro:
N3− + H2O HN3 + OH− K = 10−4.6
Reakcioj
Theodor Curtius (1857-1928) kaj Johannes Thiele (1865-1918) disvolvis procezon pri produktado de natria azido, kie iu nitrita estero konvertiĝas al natria azido per uzo de hidrazino. Ĉi-metodo utilas por laboratoria preparado de natria azido, kiu okazas en du etapoj:
- Produktado de etila nitrito kaj natria sulfato pere de natria nitrito kun etanolo kaj sulfata acido:
2 NaNO2 + 2 C2H5OH + H2SO4 → 2 C2H5ONO + Na2SO4 + 2 H2O - Produktado de natria azido pere de reakcio inter hidrazino, etila nitrito kaj natria hidroksido:
- Alia plej ordinara sintezo de natria azido estas la Procezo Wislicenus, kiu okazas en du etapoj kun amoniako. En la unua etapo, la amoniako konvertiĝas al sodamido[1]:
- Preparado de sodamido ekde metala natrio kaj amoniako anhidra:
- Kaj poste reakcio de sodamido kun nitrogena protoksido:
- Alia metodo estas pere de reakcio inter la sodamido kaj natria nitrato:
- Alia metodo konsistas je reakciigi natrian nitraton kaj sodamido:
- Same oni povas sintezi pere de reakcio de hidrazino kaj "natria azido":
Oni povas prepari amonian azidon ekde reakcio inter amonia klorido kaj natria azido:
Traktado de natria azido kaj fortaj alkaloj rezultas en korespondanta acido, la azida acido:
Natria azido ne povas fandiĝi, tamen ĝi rapidege malkomponiĝas en metala natrio kaj nitrogena gaso ĉirkaŭ Ŝablono:GdC. Ĉi-konduto uzatas en la sistemo de aersako, kiam elektra malŝarĝo ekpafita per fizika trafo en aŭtomobiloj varmigas la salon kun liberigo de nitrogeno kaj ekspansiante la aersakon. La metala natrio estigita estas potenca danĝero al uzantoj, kaj en aŭtomobiliaj aersakoj ĝi konvertiĝas, per reakcio kun aliaj reagantoj, tiel kiel KNO3 kaj SiO2, en inertan vitraĵon de alkala silikato.
Natria azido same uzatas en organikan sintezon por enkonduko de la funkcia grupo azida per forigo de halogenido. La funkcia grupo poste povas konvertiĝi al amino per reduktado kun LiAlH4, aŭ terciara fosfino samkiel "trifenilfosfino" en la Reakcio de Staudinger.
Natria azido povas malkomponiĝi per traktado kun acida solvaĵo de natria azido:
Literaturo
- Clinical Environmental Health and Toxic Exposures, John Burke Sullivan, Gary R. Krieger
- A Comprehensive Guide to the Hazardous Properties of Chemical Substances, Pradyot Patnaik
- Mutation Breeding: Theory and Practical Applications, A. M. van Harten
- The Preparatory Manual of Explosives, Jared Ledgard
- Encyclopaedia of Occupational Health and Safety: Guides, indexes, directory, Jeanne Mager Stellman
Vidu ankaŭ
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio
Referencoj
Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ Organic Azides: Syntheses and Applications, Stefan Bräse, Klaus Banert