Amonia heptamolibdenato

El testwiki
Revizio de 12:39, 11 jan. 2025 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia heptamolibdenato
Blankaj kristaloj de
Amonia heptamolibdenato
Bluo de Amonia fosfomolibdenato
Kemia formulo
(NH4)6Mo7O24
CAS-numero-kodo 12027-67-7
ChemSpider kodo 23786
PubChem-kodo 71306766
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj ĝis
flava-verdecaj kristaloj
Molmaso
  • 1163.9
  • 1235.86 g mol−1
    (kvarhidratigita)
Denseco
Fandopunkto ~90 ˚C (perdas akvomolekulon)
Bolpunkto Ŝablono:GdC (malkomponiĝas)
Solvebleco:Akvo 430 g/1000 ml (kvarhidratohava)
Mortiga dozo (LD50) 333 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R22 R52/53
Risko S36 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia heptamolibdenato, heptamolibdenato de amonio(NH4)6Mo7O24 estas senkolora kristala neorganika kombinaĵo, kies koloroj varias inter blankaj, flavaj kaj verdaj. Kutime ĝi estas disponebla en sia kvarhidratigita formo, kaj kelkfoje ĝi referenciĝas kiel "amonia paramolibdenato" aŭ simple "amonia molibdenato", kvankam tiu lasta alnomo povas ankaŭ referenci aliajn amoniajn molibdenatojn tiel kiel amonia ortomolibdenato, amonia fosfomolibdenato kaj aliaj.

Sintezo

Amonia heptamolibdenato estas facile preparebla pere de dissolviĝo de la molibdena trioksido kun troo da amoniaka akvosolvaĵo, kaj vaporigante la solvaĵon ĉe meditemperaturo. Dum vaporigado de la solvaĵo, la troo de la amoniako malaperas. Ĉi-metodo rezultas en formiĝo de heksaedraj travideblaj prismoj de la kvarhidrata amonia heptamolibdenato.

Solvaĵoj de amonia paramolibdenato reakcias kun acidoj por estigi molibdenatan acidon kaj amoniakan salon. La valoro de pH pri koncentrita solvaĵo varias inter 5 kaj 6.

Uzoj

  • Kiel analiza reakcianto por mezuri la kvanton da fosfatoj, silikatoj, arsenatoj kaj plumbo en akvosolvaĵo, ekzemple, pigmentoj, riverakvo, marakvo, ktp.
  • en produktado de metala molibdeno kaj ceramikaĵoj.
  • en preparado de kataliziloj por senhidrogenigo kaj sensulfurigado
  • en metalfiksadoj
  • en elektrogalvanizado
  • kiel sterko en agrikulturo

Sintezo

Ĝi sintezatas pere de reakcio inter la molibdena trioksido kun saturita solvaĵo de amoniako:

𝟩𝖬𝗈𝖮𝟥+𝟨(𝖭𝖧𝟥𝖧𝟤𝖮) 0oC (𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦+𝟥𝖧𝟤𝖮

Reakcioj

  • Kiam varmigita, amonia heptamolibdenato malkomponiĝas en pluraj etapoj:

(𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦𝟦𝖧𝟤𝖮 H2O110oC (𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦 NH3,H2O200oC

(𝖭𝖧𝟦)𝟤𝖬𝗈𝟦𝖮𝟣𝟥 NH3,H2O280500oC 𝖬𝗈𝖮𝟥

(𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦+𝟨𝖧𝖭𝖮𝟥 100oC 𝟩𝖬𝗈𝖮𝟥+𝟨𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥+𝟥𝖧𝟤𝖮

  • Ĝi reakcias kun forta alkalo:

(𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦+𝟣𝟦𝖭𝖺𝖮𝖧  𝟩𝖭𝖺𝟤𝖬𝗈𝖮𝟦+𝟨𝖭𝖧𝟥+𝟣𝟢𝖧𝟤𝖮

(𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦+𝟩𝖧𝟤+𝟥𝖧𝟤𝖮 50oC,Pt 𝟩𝖬𝗈𝖮(𝖮𝖧)𝟤+𝟨(𝖭𝖧𝟥𝖧𝟤𝖮)

  • Ĝi uzatas por kvalita kaj kvanta determiniĝo de la fosfata acido:

𝟣𝟤(𝖭𝖧𝟦)𝟨𝖬𝗈𝟩𝖮𝟤𝟦+𝟩(𝖭𝖧𝟦)𝖧𝟤𝖯𝖮𝟦+𝟧𝟪𝖧𝖭𝖮𝟥 

𝟩(𝖭𝖧𝟦)𝟥[𝖯𝖬𝗈𝟣𝟤𝖮𝟦𝟢]+𝟧𝟪𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥+𝟥𝟨𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio

Ŝablono:Portalo

Ŝablono:Ĝermo