Karvakrolo

El testwiki
Revizio de 17:44, 1 aŭg. 2024 fare de imported>Stefangrotz (Projekto:Kontrolu Vikipedion Ŝablono ne finiĝas)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

Karvakrolo
karvakrolo
Dudimensia Kemia strukturo de la karvakrolo
karvakrolo
Tridimensia Kemia strukturo de la karvakrolo
Karvakrolo ĉeestas
en la esencoleo de la Origanum vulgare.
La esencoleo de la timiano enhavas karvakrolon.
Alternativa(j) nomo(j)
Izotimolo
  • 5-Izopropila-2-metilfenolo
  • 2-p-Cimolo
  • Cimofenolo
Kemia formulo
C10H14O
CAS-numero-kodo 499-75-2
ChemSpider kodo 21105867
PubChem-kodo 10364
Fizikaj proprecoj
Molmaso 150,217 g mol−1
Denseco 0.9772 g/cm3 (likva)
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Fandopunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 274 K)
Bolpunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 510.8 K)
Solvebleco Akvo: Nesolvebla
Solvebleco Solvebla en etanolo
Mortiga dozo (LD50) 73,3 mg•kg
Smiles Cc1ccc(cc1O)C(C)C
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Karvakrolocimofenolo estas fenola unuterpenoido, kun karakteriza akra odoro je origano. Ĝi ĉeestas nature en la esencoleoj de la Origanum vulgare, esencoleo de timiano kiu same estas ekstraktita el la lepidio kaj la sovaĝa bergamotujo. La esencoleo de la subspecioj de timiano enhavas ĉirkaŭ 5% kaj 75% de karvakrolo, dum la subspecioj de la Satureja montana enhavas ĉirkaŭ 1% kaj 45%. La Origanum majorana kaj la Diktamno de Kreto estas riĉaj je karvakrolo, respektive 50% kaj 60%-80%. Ĝi same trovatas en la Agave tequilana.

Sintezo kaj derivaĵoj

Karvakrolo estas sinteze preparebla per fando de la p-cimeno-sulfonata acido kun kaŭstika potaso; per reakcio de la nitrita acido kaj la 1-metil-2-amino-4-propila benzeno; pere de longedaŭra varmigo de kvin partoj de kamforo kun unu parto da jodo; aŭ varmigante karvonon kun glacia fosfata acido; aŭ per malhidrogenizo de la karvono kun katalizilo de Pd/C. Karvakrolo estas ekstraktita el la origano per 50% da kaŭstika potaso. Ĝi estas dikoleo kiu stabiliĝas je Ŝablono:GdC kiel maso da kristaloj kun fandopunkto je Ŝablono:GdC kaj bolpunkto je 236–Ŝablono:GdC. Oksidado kun fera (III) klorido konvertiĝas en dukarvakrolo[3], dum la fosfora kvinklorido ĝin transformas en klorocimolo[4].

Sintezo 1

  • Preparado de karvakrolo per sulfonigo de la p-cimeno kun sulfata acido, sekvata per sensulfurigo de la p-izopropila tolueno-2-sulfonata acido. Karvakrolo facile dissolviĝas en sulfata acido:[5]

p-cimeno H2SO4p-izopropila tolueno-2-sulfonata acido SO2 karvakrolo

Sintezo 2

  • Preparado de karvakrolo per molekula rearanĝo de la karviono:

karvono karvakrolo

Biologiaj proprecoj kaj uzoj

Karvakrolo inhibas la kreskon de pluraj bakterifamilioj, ekz: Escherichia coli kaj Bacillus cereus[6]. Ĝia malalta tokseco kune kun ĝia agrabla odoro kaj gusto sugestas ĝian uzon kiel nutro-aldonaĵo por evitado de bakteria malpurigo. En la "Pseudomonas aeruginosa" ĝi kaŭzas damaĝojn al la ĉelmembranoj de ĉi-bakterioj kaj, kontraŭe de aliaj terpenoj, ĝi inhibas ilian multobliĝon. La kaŭzo de la antimikrobaj proprecoj oni kreditas al la disrompo de la bakterio-membrano.

Karvakrolo estas forta aktiviganto de la homaj jonaj kanaloj[7] TRPV3 ankaŭ konataj kiel transiĝaj potencaj akceptantoj V3[8] kaj TRPA1[9]. Apliko de karvakrolo en la homa lango, samkiel aktivigo de la TRPV3, kaŭzas varmosensacion. Krom tio, karvakrolo same aktivigas, sed ankaŭ rapide malsensivigas, la TRPA1, kiu estas dolorricevanto, kaj ĉi-tio klarigas ĝian akrecon.

En ratoj, karvakrolo rapide metaboliĝas kaj ekskreciiĝas. La ĉefa metabola vojo estas la esterigado de la fenola grupo kun sulfata acido kaj glukoronata acido. Malpli grava vojo estas ĝia oksidado de la finaj metilaj grupoj (-CH3) al primaraj alkoholoj. Post 24 horojn, nur tre etaj kvantoj da karvakrolo kaj ĝiaj metabolitoj povas troviĝi en la urino, indikante preskaŭ kompleta ekskrecio en unutaga procezo.

Esploroj faritaj de Supriya Bavadekar, asista profesoro en la Universitato pri Farmakologio de Long Island raportas ke la karvakrolo stimulas la apoptozon[10] de la kancerĉeloj[11].

Karvakrolo ne posedas multajn longedaŭrajn genotoksajn riskojn. La citotoksaj efektoj de la karvakrolo igas ĝin efika antisepsaĵo kaj antimikroba agento. Karvakrolo same posedas kontraŭoksidajn proprecojn.

Literaturo

Izomeroj de la karvakrolo

Plantoj kiuj enhavas karvakrolon

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo

  1. Carl Roth
  2. Sigma Aldrich
  3. The Synthesis of Dicarvacrol and Attempted Proof of Its Structure, James Austin Huse, 1937.
  4. Der Chemiker August Kekulé - Band 1: Leben und Wirken, Richard Anschütz
  5. Chemical Book
  6. Bacillus: Advances in Research and Application: 2011 Edition
  7. Ion Channels—Advances in Research and Application: 2013 Edition
  8. Thermal Sensors, León Islas, Feng Qin
  9. NCBI
  10. Apoptozo estas la programita ĉelmorto, kaŭzata de ĝi mem, kun la celo de memkontrolo por disvolviĝo kaj kresko, elĉenigita de ĉesignoj genetike kontrolitaj.
  11. Holistic Cancer Solutions Using Essential Oils, Dr. Deborah McFarland, D.C., DiplMedAc