Unuvalenta operacio
En matematiko kaj en komputado, unuvalenta operacio estas operacio kies valento egalas al 1; alivorte, kiu akceptas nur 1 argumenton.
Ekzemploj matematikaj
- Absoluta valoro ( |x| ) de reelo.
- Adicia inverso ( –x ) de reelo.
- Kvadrato (algebro) ( x² ) de reelo.
- Inverso ( ) de elemento de grupo.
Ekzemploj programlingvaj (C)
En C la sekvaj operacioj estas unulokaj:
- Alkremento :
++x, x++ - Dekremento :
−−x, x−− - Adreso :
&x - Elreferencigo :
*x - Senŝanĝa :
+x - Kontraŭo :
−x - Komplemento ĝis 1 :
~x - Logika neo :
!x - Da bajtoj :
sizeof x, sizeof(type) - Tipkonverto :
(type) x