Finia aro

El testwiki
Revizio de 15:49, 23 okt. 2023 fare de imported>Filozofo
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, aron A oni nomas finia, se por iu natura nombro n ekzistas dissurĵeto de la aro {1, ..., n} sur la aron A. Mallonge oni skribas n¯={1,...,n}.

Ekzemple la aro A={e,π,eπ} estas finia ĉar la funkcio f:{1,2,3}A difinita per

1e, 2π, 3eπ

estas dissurĵeto de 3¯ sur A.

Por matematike difini, kio estas la nombro de elementoj de finia aro, oni pruvas la sekvan aserton: se A estas finia aro kaj ekzistas naturaj nombroj n, m kaj dissurĵetoj f:n¯A, g:m¯A, tiam n=m.

Tiu fakto ebligas difini la nombron de elementoj de finia aro A kiel la unikan naturan n tian, ke ekzistas dissurĵeto de n¯ sur A (n certe ekzistas laŭ la difino mem de finia aro, kaj estas unika laŭ la ĵus citita aserto).

Tiun nombron oni simbole indikas per #A aŭ per |A| kaj iam nomas povo de aro aŭ "kardinaleco" de A. Nun oni povas, laŭlogike, aserti ke la aro A={e,π,eπ} el la ĉi-supra ekzemplo havas 3 elementojn, t.e. #A=3. Aliaj ekzemploj: #{7,12,18,π}=4, #{1,2,1,1}=2; krome, oni aparte difinas, ke #=0 (kie estas la malplena aro).

Oni nomas aron nefinia, se ĝi ne estas finia. Ekzistas aliaj difinoj de nefinia aro ekvivalentaj al ĉi tiu.

Vidu ankaŭ